Ilja Ponomarev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Ponomarev
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1975 (1975-08-06) (48-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusaukraina
Ŝtataneco RusioSovetunioUkrainio
Alma mater Rusia Ŝtata Sociala Universitato • MSU Faculty of Physics
Familio
Patro Vladimir Ponomaryov
Patrino Larisa Ponomaryova
Okupo
Okupo politikisto • entreprenisto
TTT
Retejo http://ilya-ponomarev.livejournal.com
vdr

Ilja Vladimiroviĉ Ponomarev (ruse: Илья́ Влади́мирович Пономарёв, ukraine: Ілля Володимирович Пономарьов; naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1975 en Moskvo) estas rusa-ukraina IT-fizikisto, entreprenisto, bloganto kaj politikisto, kiu vivas en ekzilo ekde 2014 ĝis 2016 en Usono kaj poste en Kievo. Li nuntempe (2023) gvidas la "Rusian Legion de Libereco", milicia grupo kontraŭ la regado de Vladimir Putin[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 14 jaroj li organizis komputilajn kursojn por dungitoj ĉe la Instituto por la Sekura Disvolviĝo de Atomenergio. Kiel 15-jara adoleskanto el Novosibirsk, la plej granda urbo en Siberio, li fondis sian unuan IT-firmaon kiu vendis okcidentan ciferecan scion kaj lerton al rusaj entreprenoj kaj aŭtoritatoj[2]. En la aĝo de 24, Ponomarev estis nomumita la plej juna vicprezidanto de tio kio tiam estis la plej granda naftokompanio de Rusio, Jukos de 1998 ĝis 2001. Ilja Ponomarev ricevis diplomon pri fiziko de Moskva Ŝtata Universitato kaj poste magistron pri publika administrado de la Rusa Ŝtata Socia Universitato.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

De 2002 ĝis 2007, Ponomarev estis la informĉefo de la Komunista Partio de la Rusia Federacio.

Li estis membro de la rusa parlamento (Duma) de 2007 ĝis 2016. En 2012 , post la elekto de Vladimir Putin por la tria prezidenta periodo, li partoprenis kontraŭprezidentajn protestojn kaj poste kontraŭis la leĝon, kiu permesis al partoprenantoj de kontraŭregistaraj protestoj esti punitaj per altaj monpunoj[3].

En 2013, la enketservoj komencis esplori la agadojn de la fondumo Skolkovo kaj akuzis ĝian tiaman vicprezidanton Alexei Beltyukov je fraŭdo de 750 000 usonaj dolaroj inter 2010-2012, kiujn li transdonis al Ponomarev por doni 10 prelegojn kaj sciencan laboron en Usono. Ponomarev pruvis tiam ke li uzis la monon por celoj kongruaj kun la celo de la kontrakto. Malgraŭ tio, en aŭgusto 2013, la tribunalo ordonis al li pagi 2,7 milionojn da rubloj al la fondumo[4].

Li estis membro de la plenuma estraro de la partio Justa Rusio ĝis 2013. Komence de 2014 li partoprenis en la formado de la nova politika partio "Alianco de Verduloj kaj Socialdemokratoj". Li tiam reprezentis la civitanojn de Novosibirsk en la rusa parlamento kiel opozicia deputito. Tie li denuncis, interalie, misadministradon kaj korupton en Rusio[2].

Ponomarev estis la sola membro de la rusa parlamento kiu ne voĉdonis por la rusa leĝo kontraŭ samseksema propagando (li sindetenis) kaj voĉdonis kontraŭ la aneksado de la Krimeo fare de Rusio en marto 2014 [5][6][7].

Post la komenco de la rusa invado de Ukrainio en 2022, Ponomarev deklaris ke li aliĝis al la teritoriaj defendotrupoj de Ukrainio, kondamninte la rusan invadon[8]. Ponomarev ankaŭ apogis sabotadon en Rusio mem [9].

En 2022 la justicministerio de Rusio aldonis lian nomon al la listo de personoj konsiderataj "eksterlandaj agentoj".

Utro Fevralja[redakti | redakti fonton]

Ponomarev komencis en aprilo 2022 ruslingvan opozician kanalon nomatan Утро Февраля, latinigitie: Utro Fevralja (Februara Mateno)[10], kiu celas rusan spektantaron. Laŭ The Guardian, li dungis proksimume 70 ukrainajn kaj rusajn dungitojn por la kanalo, kelkaj el kiuj laborus subtere en rusaj provincaj urboj. La celgrupo estas la rusa loĝantaro.

Kongreso de Popolaj Deputitoj[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis publika iniciatinto de la "Kongreso de Popolaj Deputitoj de Rusio"[11], kiun ĉeestis iamaj deputitoj diversnivelaj el Rusio[12]. La kongreso poziciigis sin kiel renkontiĝo de "la solaj reprezentantoj de la socio kaj de la ŝtato, kiuj havas la demokratian legitimecon kiun ili ricevis de rusaj civitanoj".

Rusia Legio de Libereco[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ estas la gvidanto de la "Rusa Legio de Libereco" (sv.wikipedia) kiu partoprenis flanke de Ukrainio en la batalo kontraŭ rusaj trupoj, foje eĉ sur rusa teritorio (en la Provinco Belgorod). La grupo ĉefe konsistas el rusaj dizertintoj[13]. La celoj de la legio estas forpuŝi la invadon de Ukrainio kaj finfine senpovigi la registaron de la siloviki kaj Putin[14].

En la lasta tago de sia mandato kiel Prezidanto de Ukrainio, en majo 2019, Petro Poroŝenko donis al Ilja Ponomarev la ukrainan civitanecon, deklarante ke "la bonfarto de Ukrainio estas la ŝlosilo por ŝanĝo en Rusio."[15]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

(angla) Ilja Ponomarev kune kun Grergg Stebben, Does Putin Have to Die? The Story of How Russia Becomes a Democracy After Losing to Ukraine, New York City, Skyhorse Publishing, 2022, ISBN 978 1510775909

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (sveda) ”Han leder milisen som attackerar i Ryssland”. www.expressen.se. la 23-an de majo 2023.
  2. 2,0 2,1 (de) Matthias Koch, Ilja Ponomarev: Moskaus Staatsfeind Nummer eins: der Mann, der Russlands Ruf retten könnte, Haz.de, la 24-an de aŭgusto 2022.
  3. (pl) Li estis la sola kiu voĉdonis kontraŭ la aneksado de Krimeo. Nun ili volas forpreni lian mandaton. [en:] TVN24.pl [rete]. TVN SA, 2014-03-20. [alirita 2014-03-21].
  4. (pl) Lyudmila Anannikova: Li estis la sola kiu voĉdonis kontraŭ la aneksado de Krimeo. Nun li perdis sian imunecon. [en:] Gazeta Wyborcza [rete]. Agora SA, 2015-04-07. [alirita 2015-04-08]
  5. (ru) ITAR-TASS: Politiko - La 20-an de marto eble okazos la kunveno de la Ŝtata Dumao por ratifi la Traktaton pri la aneksado de Krimeo al Rusio. Alirite la 20-an de marto 2014. Arkivita de la originalo, la 20-an de marto 2014.
  6. (de) Friedrich Schmidt, Allein gegen Putin, Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ.net), la 21-an de marto 2014.
  7. (en) Intervjuo kun Christiane Amanpour, ĵurnalistino de CNN
  8. (en) Svetlana Reiter, ”‘Our task is to finish off Putin’ Ex-lawmaker Ilya Ponomarev on Daria Dugina’s death, the National Republican Army, and bringing down the Russian regime”, Meduza, la 23-an de aŭgusto 2022.
  9. (en) Roth, Andrew; Sauer, Pjotr, ”‘The west doesn’t want Russians partying in the streets of Europe’: calls grow for a visa ban”, The Observer. la 13-an de aŭgusto 2022.
  10. (en) Stanton, Andrew, ”Journalists Looking to Topple Putin Are Targeting Two Types of Russians”, Newsweek, la 7-an de junio 2022.
  11. Noto: La unua kongreso de popolaj deputitoj de Rusio (la RSFSR kadre de la tiama Sovetunio) estis kunvokita en 1990, ĝi ludis gravan rolon en la formado de sendependa rusa ŝtato. En 1993, post konflikto kun prezidanto Boris Jelcin, la kongreso estis disigita; la nova konstitucio ne zorgis pri tia potenco.
  12. (ru) В Польше открылся "съезд народных депутатов России" (Kongreso de Popolaj Deputitoj de Rusio malfermiĝas en Pollando), Svoboda.org, la 5-an de novembro 2022.
  13. (sveda) "Han leder milisen som attackerar i Ryssland”. (Li gvidas la milicon kiu atakas en Rusio), expressen.se, la 23-an de majo 2023
  14. (en) Amie Ferris-Rotman, The Russians Fighting Putin in Ukraine, Time.com, la 8-an de aprilo 2022.
  15. (ru) Iama Ŝtata Duma Deputito Ilja Ponomarev ricevis ukrainan civitanecon, Novaja Gazeta, la 17-an de majo 2019

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Grupo Wagner, rusa milica grupo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(ru) Reta kanalo Утро Февраля/Utro Fevralja (Februara Mateno): utro02.tv