Ilona Staller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Staller
Ilona Staller, 2009 (cropped).jpg
Persona informo
Naskonomo Anna Ilona Staller
Aliaj nomoj Cicciolina
Naskiĝo 26-an de novembro 1951 (1951-11-26) (71-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj italaanglahungara
Loĝloko Romo
Ŝtataneco HungarioItalio
Familio
Edz(in)o Jeff Koons
Infano 1
Okupo
Okupo pornografia aktoro • politikistokantistomodelo • filmaktoro • filmreĝisoro • diskografa artisto • radio-prezentisto
TTT
Retejo https://www.cicciolinaonline.it/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ilona STALLER (elp. ŝtaller), naskita Anna Anna Staller[1], ankaŭ pli bone konata sub la pseŭdonimo de Cicciolina (naskiĝis la 26-an de novembro 1951 en Budapeŝto) estas iama porinfana aktorino, hungara pornoaktorino, kantistino kaj iama itala radio-prezentistino[2]. Post sia retiriĝo el la pornonegoco, ŝi ekaktivis en la itala politiko ĉe la itala partio Partito Radicale (Radikala Partio) kaj fariĝis parlamentanino ĉe la Ĉambro de Deputitoj (Italio).

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Staller naskiĝis kiel filino de oficisto de la hungara ministerio de internaj aferoj[2]. Ŝia patrino estis akuŝistino[3].

Post kiam ŝi gajnis la titolon de fraŭlino Hungario, ŝi eklaboris en la hungara modela agentejo MTI.

Ŝi edziniĝis la unuan fojon en tre juna aĝo kun itala hotela kliento[3], akirante la italan civitanecon kaj ekloĝanta en Italio, kie ŝi konatiĝis kun Riccardo Schicchi en 1973 kaj kune kun li faris noktan radioprogramon titolitan Voulez-vous coucher avec moi? ("Ĉu vi volas dormi kun mi?") ĉe la privata radiostacio Roma Luna. Pro tiu ĉi spektaklo ŝi ricevis la aktorinan nomon Cicciolina, italan vorton pri karesado.

En 1978 Cicciolina okupis la gazetajn kovrilpaĝojn, kiam ŝi antaŭ kamerao montris siajn mamojn, kio antaŭe estis neimagebla en itala televido.

En 1979 ŝi iĝis kandidato de la Lista del Sole, la unua verda partio de Italio.

En 1985 ŝi aniĝis al la Partito Radicale kaj batalis por homaj ratjoj, kontraŭ la uzo de nuklea energio kaj kontraŭ malsato en la mondo. Ŝi estis elektita al la itala parlamento en 1987 per rekta mandato en la roma urboparto Lazio .

En 1989 ŝi finis la pornofilman karieron kun la filmo Passione indecente.

En 1991 edziniĝis al Jeff Koons, unu el la plej renomoj usonaj skulptistoj kaj artobjektaj komercistoj, sed en 1992 ili jam disiĝis[3]. Post la disiĝo naskis ŝi la komunan infanon Ludwig, kun kiu ŝi forlasis Usonon. Koons akiris en 1998 – post longa juĝproceso - la zorgorajton pri sia filo, sed la filo restis ĉe Staller en Italio.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi plu aktivadis en politiko por liberalaj kaj medioprotektaj temoj, batalanta ankaŭ por seksa edukado en lernejoj, inkluzive de la rajto de malliberuloj havi sekson, kontraŭ ĉiuj formoj de perforto kaj cenzuro, kontraŭ uzado de bestoj por sciencaj eksperimentoj. Ŝi forte batalis por senkriminaligo de drogoj, por akcelado de seksa edukado en lernejoj kaj informaj kampanjoj pri la danĝeroj de aidoso, sed ankaŭ ankaŭ por monda paco kaj Esperanto.

En 2002 ŝi kandidatiĝis por la hungara parlamento kiel sendependa politikisino por la populara distrikto Kőbánya de Budapeŝto, sed ŝi ne akiris sufiĉe da subskriboj por partopreni la balotadon.

La 26-an de novembro 2011, Cicciolina fariĝis 60 jaraĝa kaj ricevis la rajton je emeritiĝo ricevanta pension de proksimume 39.000 EUR jare surbaze de siaj kvar jaroj da servo en la Ĉambro de Deputitoj (Italio)[4]. La novaĵo estigis indignon en la itala gazetaro kaj publika opinio. En siaj deklaroj, Cicciolina konsideras sian rekompencon kiel fondita: "Mi multe laboris, mia laboro ne estis nur unga-bunga" [5].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi rekomendis en 1989 al la landoj de la Eŭropa Unio enkonduki Esperanton[6].

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Mia brusto neniam faris damaĝon al iu ajn, dum la milito de Bin Laden alportis milojn da viktimoj." - oktobro 2002.
  • “Mi iel havis teruran malkaŝon  - ion, kion la malriĉuloj neniam havos. Do estas tempo por helpi la senhavulojn. " - julio 2002.
  • “Mi ne estas ĉi tie por montri miajn mamojn. Mi nun parolas pri la senhavuloj kaj tio ne necesas - ne ĉar mi havas malbelajn mamojn, malgraŭ miaj jaroj ...sed ĉar la malriĉuloj ne interesiĝas pri miaj mamoj" - 2002

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(franca) Confessions, Parizo, eld. M. Lafon, 1987, ISBN 2-86804-465-4.

(itala) Per amore e per forza: l'autobiografia di Cicciolina, Milano, Arnoldo Mondadori Editore, 2007, ISBN 978-88-04-56730-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Partito Radicale

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(itala) Oficiala paĝaro de Ilona Staller (pornografia enhavo)

Seksumo kaj la politiko de Ilona Staller Arkivigite je 2008-05-27 per la retarkivo Wayback Machine el la paĝaro de la Internacia muzeo de virinoj, artikolo havebla angle, arabe, france kaj hispane.

Paĝo pri Ilona Staller en Adult Film Database. Retejo pri pornografiaj filmoj (angle).

Paĝo pri Ilona Staller en Internet Movie Database (angle).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Elena Anna Staller, Camera.it
  2. 2,0 2,1 Ilona Staller, MYmovies.it
  3. 3,0 3,1 3,2 (it) Giorgio Dell'Arti, Ilona Staller Arkivigite je 2017-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, en: Katalogo de vivantaj homoj 2014, Cinquantamila.corriere.it
  4. (hu) Cicciolina állami nyugdíjat kap, Népszabadság Online - NOL.hu la 20-an de septembro 2011, arkivita de la originalo, Wayback Maŝino
  5. (hu) Aki egyszer megtanult "biciklizni Arkivigite je 2020-01-15 per la retarkivo Wayback Machine"... (Kiu iam lernis rajdi biciklon?)
  6. Revuo Esperanto, januaro 1989, p. 5, kaj revuo Esperanto, februaro 1989 , p. 37.