Instituto pri Paca Esploro de Oslo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto pri Paca Esploro de Oslo
Institutt for fredsforskning
esplora institucio
Komenco 31-a de decembro 1966 vd
Geografia situo 59° 54′ 55″ N, 10° 45′ 30″ O (mapo)59.9152777810.75833333Koordinatoj: 59° 54′ 55″ N, 10° 45′ 30″ O (mapo)
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Oslo
Situo Komunumo Oslo
Instituto pri Paca Esploro de Oslo (Oslo)
Instituto pri Paca Esploro de Oslo (Oslo)
DEC
Instituto pri Paca Esploro de Oslo
Instituto pri Paca Esploro de Oslo
Map
Instituto pri Paca Esploro de Oslo
Fondinto(j) Johan Galtung vd
Filioj Centre for the Study of Civil War vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo stiftelse
vdr

La Pacesplora Instituto de Oslo (norvege Instituto por fredsforskning; angle Peace Research Institute Oslo, akronime konata kiel PRIO) estas a Instituto (organizaĵo) por Esplorado pri Paco kaj Konflikto en Oslo.

Ĝi estis unu el la unuaj centroj de paca esploro en la mondo kaj ĝi estas ununura paca esplora instituto de Norvegio [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

PRIO estis fondita en junio 1959 kiel fakultato de la Norvega Instituto por Socia Esploro. En 1966 PRIO sendependiĝis. La ĉefa fondpatro estis Johan Galtung. De 2002 ĝis 2012, la Centro por Studado de Civila Milito (CSCW) estis parto de PRIO. La instituto plurfoje translokiĝis ene de Oslo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

PRIO estas dividita en la tri areojn de socia dinamiko, dimensioj de sekureco kaj kondiĉoj de perforto kaj paco. Estas 15 esplorgrupoj kaj kampoficejo en Nikozio [2].

Laŭ Statutoj, PRIO estas sendependa internacia esplorinstituto, kies celo estas esplori la kondiĉojn por pacaj rilatoj inter nacioj, grupoj kaj individuoj. Ĝi estas sendependa kaj senprofita. La gvidorganoj de la instituto estas la administra estraro, la instituta direktoro kaj la instituta konsilio [3].

Financado[redakti | redakti fonton]

La buĝeto en 2016 estis la ekvivalento de ĉirkaŭ 13 milionoj da eŭroj. La ĉefaj enspezofontoj estas la Esplorkonsilio de Norvegio, norvegaj ministerioj, la Eŭropa Komisiono kaj diversaj internaciaj organizaĵoj kaj fondaĵoj [4].

Eduko[redakti | redakti fonton]

PRIO disponigas limigitan nombron da edukaj servoj [5]. La Esplorlernejo pri Paco kaj Konflikto estas multidisciplina trejncentro, kie kelkaj kursoj estas instruitaj fare de vizitantaj akademiuloj. Partnerinstitucioj inkludas la Universitaton de Oslo kaj la Teknika-naturscienca universitato de Norvegio. Kursoj koncentriĝas pri akademia verkado, esplormetodaro kaj aktualaj aferoj [6].

Ĝis 2013, PRIO kaj Bjørknes Altlernejo provizis komunajn gradajn programojn de magistro kun aŭstralia Nacia Universitato kaj la Universitato de Stellenbosch en internacia politika ekonomio kaj konflikta dinamiko, tiel kiel paco kaj konfliktaj studoj.

Eldonaĵoj kaj revuoj[redakti | redakti fonton]

La instituto eldonas la fakaj revuoj, Revuo pri Paca Esplorado (Journal of Peace Research) kaj Sekurecdialogo (Security Dialogue). La Revizio pri Internacia Area Studoj (International Area Studies Review) kaj la Revuo pri Milita Etiko (Journal of Military Ethics) estas eldonitaj de PRIO.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Forr, Gudleiv. (2009). Strid og fred. Fredsforskning i 50 år: PRIO 1959-2009. Oslo: Pax
  2. Ole-Petter Sunde (1999), "The Norwegian Initiative on Small Arms Transfers: West Africa and Beyond" Arkivigite je 2008-11-21 per la retarkivo Wayback Machine, in The Geneva Forum. Seminars on Small Arms (Volume 1), Geneva: The Geneva Forum (retrieved 13 August 2013)
  3. PRIO statutes[rompita ligilo] (2010), Retrieved 13 August 2013
  4. "Income Statement", in PRIO Annual Report 2011[rompita ligilo] (retrieved 13 August 2013)
  5. Education and Courses. PRIO. Alirita 21 May 2019.
  6. "The Research School on Peace and Conflict offers the best possible research training for the next generation of peace and conflict scholars.". PRIO. Alirita 21 May 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]