Internacia Organizo por la Turka Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtatoj kaj konsistigaj respublikoj kiuj estas membroj de TÜRKSOY

La Internacia Organizo por la Turka Kulturo (turke: Uluslararası Türk Kültürü Teşkilatı, Türksoy) estas asocio de tjurklingvaj ŝtatoj fondita en 1993, ĵus post la falo de Sovetunio. Ĉiuj tjurklingvaj respublikoj kiuj iĝis sendependaj en 1992 aliĝis, same kiel Turkio, Norda Kipro kaj pluraj rusiaj respublikoj. La nuraj gravaj tjurklingvaj regionoj ne apartenantaj al la organizo estas la irana regiono Azerbajĝano, kiu havas neniun oficialan statuson, kaj la Ujgura Aŭtonoma Regiono Sinkiang (Ĉinio).

La neformala nomo TÜRKSOY estas mallongigo de la antaŭa nomo Türk Kültür ve S anatları O rtak Y önetimi ("Komuna Administracio de Turka Kulturo kaj Arto"), sed ankaŭ kunmetaĵo de la vortoj Türk (turko) kaj Soy (genlinio, origino).

En 1996, TÜRKSOY eniĝis en oficiala partnereco kun Unesko.

Celoj[redakti | redakti fonton]

En siaj propraj vortoj, TÜRKSOY havas la sekvajn celojn[1]:

  • Trovi novan ekvilibron en internaciaj rilatoj;
  • Stimuli kulturan restrukturadon;
  • Antaŭenigi amikecajn rilatojn inter tjurkaj popoloj kaj ŝtatoj;
  • Protekti kaj antaŭenigi tjurkajn kulturon, lingvon, arton, historion kaj tradiciojn;
  • Krei la eblon establi unu solan lingvon kaj alfabeton por ĉiuj tjurkaj popoloj;
  • Alkuraĝigi sciencan agadon pri la komuna historia fono, kulturo, arto, muziko kaj tradicio de la tjurkaj popoloj.

Ekde 2012, ĉiujare urbo estas elektita kiel "Kultura ĉefurbo de la turka mondo". La elektita urbo okazigos kelkajn eventojn por festi tjurkan kulturon.

Jaro Urbo Lando
2012 Astano  Kazaĥio
2013 Eskişehir Turkio
2014 Kazan Vlag van Tatarije Tatarstano
2015 Merv  Turkmenio
2016 Şəki  Azerbajĝano
2017 Turkistan  Kazaĥio
2018 Kastamonu Turkio
2019 Os  Kirgizio
2020 Ĥiva  Uzbekio
2021 (nuligita, pro la kronvirusa pandemio )
2022 Bursa Turkio
2023 Şuşa  Azerbajĝano
2024 Anau  Turkmenio
Jaro Persono Priskribo
2010 Zeki Velidi Togan Baŝkira historiisto
2011 Ğabdulla Tuqay Tatara poeto
2012 Nikolao Katanov Ĥakasa turkologo
2013 Mukan Tulebaev Kazaĥa muzikisto
2014 Magtymguly Pyragy kaj Toktogul Satylganov Turkmena poeto / Kirgiza poeto
2015 Haldun Taner kaj Semyon Kadyshev Turka verkisto / Ĥakasa verkisto
2016 Yūsuf Balasaguni Filozofo kaj poeto
2017 Molla Panah Vagif Azera poeto
2018 Gara Garajev, Magzhan Zhumabayev kaj Chyngyz Ajtmatov Azera komponisto / kazaĥa poeto / kirgiza verkisto
2019 Nasīmī kaj Aşık Veysel Azera poeto / turka popolkantisto
2020 Abai Qunanbaiuly Kazaĥa poeto kaj intelektulo
2021 Nuligite pro la kronvirusa pandemio
2022 Toktobolot Abdumomunov, Fikret Amirov kaj Suleyman Çelebi Kirgiza verkisto/ Azera komponisto/ Turka sufiisma klerikulo
2023 Temirbek Jurgenov, Baken Kydykeyeva, Mehmet Akif Ersoy, Al-Biruni, Ismet Güney Kazaĥa poeto/kirgiza aktorino, turka poeto, pers-uzbeka sciencisto, turkcipra pentristo
2024 Magtymguly Pyragy turkmena poeto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Zhanar Temirbekova, A promissing (sic) meeting at UNESCO.