Islamofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kontraŭislama signo en manifestacio en Nov-Jorko, Usono

Islamofobio estas la antaŭjuĝojdiskriminacio kontraŭ islamoislamanoj. La vorto mem datiĝas al la 1980-aj jaroj, sed iĝis pli uzata post la atakoj de la 11-a de septembro 2001. Kiel la vorto mem indikas, temas plej ofte pri fobio, t.e. pri timo de aŭ malamo kontraŭ islamo kaj eventuale ankaŭ kontraŭ islamanoj kaj islamaĵoj ĝenerale.

Pri Eŭropo oni povus diri, ke la koncepto pludaŭrigas tradician rivalecon inter la kristana kaj islama kulturoj ĉirkaŭ Mediteraneo. La lastaj epizodoj de tiu rivaleco dum la 20-a jarcento estis la kolonia kaj senkoloniiga luktoj ĉe Maroko, Alĝerio kaj Egiptio, sed ankaŭ estis en la kerno de granda parto de la procezo de plia diseriĝo de la iama Jugoslavio, pro la islamanoj de BosnioKosovo. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento signifege pliiĝis la kvanto de islamdevenaj loĝantoj en kelkaj eŭropaj landoj, kiel Britio, Germanio, Francio, Hispanio kaj eĉ Danio, Belgio kaj aliaj. Tiu fakto kaŭzis interalie malfavoran rilaton ĉe parto de la ĝistiama indiĝena loĝantaro al tiu nova loĝantaro, ne nur fremda, sed krome el la tradicie malamika kulturo.

Ĉe aliaj mondoregionoj, kiel Barato, Rusio, ĉirkaŭ Israelo, ĉirkaŭ Indonezio, ktp., la karaktero de la islamofobio estas diferenca pro la regionaj cirkonstancoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]