Saltu al enhavo

Itami (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Itami
FlagoBlazono
urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Hiogo

Koordinatoj34° 47′ N, 135° 24′ O (mapo)34.784305555556135.40088888889Koordinatoj: 34° 47′ N, 135° 24′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo25 km² (2 500 ha) [+]
Areo25 km² (2 500 ha) [+]
Loĝantaro198 522 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Itami (Japanio)
Itami (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Itami, Hyogo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Itami, (japane 伊丹市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kansajo, en Gubernio Hiogo.

Urbodomo en Itami

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2022 Itami havis populacion de 197 215. En la 1960-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Itami situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj. Takarazuka troviĝas nur 4, Amagasaki 8, Niŝinomija 10, Aŝija 11, Osako 14, gubernia sidejo Kobeo 22, ĉefurbo Tokio 392 kilometrojn aere laŭ [1].

Aĉetstrato

La areo de nuna Itami estis loĝita jam dum la paleolitiko. Ŝtonaj iloj, tumulojn kaj ceramikaĵoj estis trovitaj en pluraj lokoj ene de la urbolimoj. En la konataj tempoj fortikaĵo (konata ankaŭ kastelo) defendis la lokon kaj la komunumo estis fama bieroproduktejo. En 1889 Itami estis kreita moderna municipo kaj estis levita urbo en 1940. Grandaj partoj de la urbego estis difektitaj en sismo de 1995, sed ĝi estis rapide rekonstruita.

Ekonomio de Itami konsistas el komerco, idustrio kaj agrikulturo, krome la urbego estas signifa navedurbo de Osako. La historia okupiĝo estis produktado de sakeoj, hortikulturoj, amkaŭ ĉerizoj.

Kampuso en Itami

En Itami la plej altnivela eduko okazas en kampuso.

Itami situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1475 milimetrojn, signifa neĝado ne okazas.

Stacidomo
Bildoj pri Itami
Fortikaĵruino
Muzeo
Flughaveno
Biblioteko
Hotelo
Vendejego


Itami havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn por helpi la navedantojn. Flughaveno de Osako funkcias ĝuste ĉe Itami.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans