Ivan Truŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Truŝ
Truŝ kiel studento
Truŝ kiel studento
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1869 (1869-01-18)
en Brodi
Morto 22-an de marto 1941 (1941-03-22) (72-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario • Okcident-Ukrainia Popola Respubliko • Ukraina Popola Respubliko
Alma mater Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow
Familio
Edz(in)o Ariadna Trush
Infanoj Ariadna Slonevska • Roman Trush • Myron Trush
Okupo
Okupo antropologo • pentristo • artokritikistomecenato
vdr

Ivan Ivanoviĉ TRUŜ (ukraine: Іван Іванович Труш; naskiĝinta la 17-an de januaro 1869 en Visocko apud Brodi, mortinta la 23-an de marto 1941 en Lvivo) estis ukraina pentristo kaj literaturkritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Truŝ frekventis inter 1881 kaj 1887 la Kronprinco-Rudolfo-gimnazion en Brodi pri kio memorigas onin ekde 1984 monumento. Poste li studis en Krakovo ĉe la Artakademio ĉe Leon Wyczółkowski kaj Jan Stanisławski. Sekvis studoj en Munkeno (ĉe Anton Ažbe) kaj Vieno.

Studvojaĝe li vidis Romon, Krimeon, Egipton kaj Palestinon. Krome Truŝ plurfoje restadis en Kievo kie li mallongan tempon eĉ mem instruis ĉe la desegno-lernejo de Mikola Muraŝko.[1]

Dum la lastaj vivojaroj li laboris en Lvivo. Kolektoj de bildoj liaj troviĝas en la lviva Muzeo pri ukraina arto kaj en la vilao de la artista en Lvivo (Truŝ-strato nr 28). Amiko lia estis Ivan Franko kaj bopatro lia la historiisto kaj grava politika filozofo Miĥajlo Drahomanov.

Nuntempe gimnazio en Brodi portas lian nomon.

Bildaj cikloj[redakti | redakti fonton]

  • La floroj
  • Herbaroj kaj kampoj
  • Judaj tombejoj
  • Pejzaĝoj kun neĝo
  • Soleco
  • Vivantaj arbotrunkoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]