Saltu al enhavo

Izraelidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Izraelidoj
popolo • historia etno • peoples of the Quran • konfederaciotribo
HebreojŜemidoj
historio de Japanio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Biblia Hebrea lingvo
Religio
Jahveismo • judismo de la periodo de la Dua Templo
vdr
La donado de tero de Josuo al la Izraelidaj triboj laŭ Josuo 13–19
Mozaiko en la hebrea prezentanta la dek du tribojn kaj iliajn hebreajn nomojn, kun simbolaj bildoj. (De maldekstre dekstren, de supre malsupren): Asher: arbo; Dan: Pesilo de justeco; Judah: Laŭto, Kitaro kaj krono, simbolante reĝon David; Reuben: Mandrake (Genezo 30:14); Jozefo: Palmo kaj garboj da tritiko, simbolante lian tempon en Egiptujo; Naftali: gazelo (Genezo 49:21); Isasĥar: Suno, luno kaj steloj (1 Kronikoj 12:32); Simeon: turoj kaj muroj de la urbo de Ŝeemem; Benjamin: kruĉo, kulero kaj forko; Gad: tendoj, simbolantaj ilian migradon kiel brutpaŝtistoj; Zebulun: ŝipo, pro ilia limo al la Galilea Maro kaj Mediteraneo; Levi: pastra surbrustaĵo

Izraelidoj estas la idoj de Izrael, la patriarko Jakobo, filo de Isaak, filo de Abraham. La kutima nomo hodiaŭ por ili estas judoj, sed la nomo estis nekonata antaŭ la 6-a jarcento a.K. Ili estas ankaŭ konataj kiel hebreoj.

Izrael aŭ Jakobo havis 12 filojn:

  1. Ruben
  2. Simeon
  3. Levi
  4. Jehuda
  5. Isaĥar
  6. Zebulun
  7. Jozef
  8. Benjamen
  9. Dan
  10. Naftali
  11. Gad
  12. Aŝer

La 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la Makabeoj estis Levidoj.

En la tempo de David, 40% da Izraelidoj estis el la tribo de Jehuda. Sed en la 6-a jarcento a.K., post la konkero de Asirio kaj Babilonio, la Izraelidoj estis plejparte el Jehuda, do ili nun estis konataj kiel la judoj (el la nomo "Jehuda").

Sub la reĝoj David kaj Salomono, la 12 triboj estis unuigitaj en unu nacion, Izraelo, kies ĉefurbo estis Jerusalemo. Izraelo estis dividita inter la triboj: ĉiu tribo, escepte de la Levidoj, havis sian propran landeron. La Levidoj, kiel la pastra klaso, loĝis dise tra Izraelo.

Post la morto de Salomono, la naŭ triboj de la nordo ribelis kontraŭ la filo de Salomono, lia sekvanto reĝo Rahoboam. Do la reĝlando diskrevis, fariĝinte Izraelo en la nordo kaj Judujo de Jerusalemo kaj la sudo, kie loĝis la granda tribo de Jehuda kaj la malgranda tribo Benjamen. Judujo sekvis la dinastion de David kaj servis Javeon ĉe la Templo de Jerusalemo. Sed Izraelo servis (laŭ la rakonto de la Biblio kaj Josephus) fremdajn diojn kaj malbonajn reĝojn, spite de la avertoj de la profetoj.

En la 7-a jarcento a.K., Asirio englutis Izraelon kaj transloĝigis la naŭ tribojn al Persio, kie ili malaperis kiel gento. En Izraelo Asirio anstataŭis genton el Persio, la kuteanojn laŭ Josephus. Ili fariĝis nova gento, la Samarianoj.

En la 6-a jarcento a.K., Babilonio englutis Judujon kaj transloĝigis la du tribojn al Babelo, sed ili revenis kiam Babilonio falis sub Ciro el Medujo.

Do, post Ciro, nur tri triboj travivis: la du triboj de Judujo (Jehuda kaj Benjamen) kaj la Levidoj, kiuj loĝis en ambaŭ Judujo kaj Izrael.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]