Ján Figeľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ján Figeľ

Ján Figeľ, naskiĝinta la 20-an de januaro 1960, estas slovaka politikisto. Li momente (majo 2007) estas komisaro en la Eŭropa Komisiono Barroso kaj prezidas la fakojn pri edukado, trejnado kaj kulturo, sporto kaj junularo. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li estis komisaro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Slovakio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun dua komisaro el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn entreprenoj kaj informsocio. Ján Figeľ estas membro de la socialisma konservativa liberala partio Kresťanskodemokratické Hnutie (KDH) de Slovakio.

En aŭgusto 2012 konatiĝis asertoj ke lia doktora disertaĵo, farita ĉe privata universitato, enhavas tekstopartojn kopiitajn el alia fonto sen cit-indiko. La ver-enhavo de tiuj asertoj estas nuntempe esplorata.