János Kemény (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kemény
Persona informo
Kemény János György
Naskonomo Kemény János György
Naskiĝo 31-an de majo 1926 (1926-05-31)
en Budapeŝto
Morto 26-an de decembro 1992 (1992-12-26) (66-jaraĝa)
en Etna
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Dartmouth College Cemetery vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco HungarioUsono vd
Alma mater Universitato Princeton • George Washington Educational Campus vd
Memorigilo János Kemény (matematikisto)
Profesio
Okupo matematikisto • komputosciencisto • universitata instruisto • ekonomikisto • prezidanto de universitato • edukistosciencisto vd
Doktoreca konsilisto Alonzo Church vd
Verkado
Verkoj BASIC ❦
Kemeny's constant ❦
Report of the President's Commission on the Accident at Three Mile Island : the need for change : the legacy of TMI / United States. - 1979 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Kemény [jAnoŝ kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Kemény János György (En Usono lia nomos estis John G. Kemeny) (naskiĝis la 31-an de majo 1926 en Budapeŝto, mortis la 26-an de decembro 1992 en New Hampshire) estis hungardevena usona matematikisto, profesoro, komputikisto.[1] Arkivigite je 2016-08-16 per la retarkivo Wayback Machine

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kemény devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed interrompo okazis en 1940, ĉar la pena familio migris al Usono pro la proksimiĝanta nazia danĝero. Li faris abiturienton en Novjorko, poste li akiris diplomon en Princeton. Li estis soldato en Los Alamos, kie li partoprenis en kreo de atombombo. Li estis kolego de Richard Feynman, krome li konatiĝis kun same hungaroj Edward Teller, Eugene Paul Wigner kaj Leó Szilárd. Post la 2-a mondmilito li estis asistanto de Albert Einstein. Li doktoriĝis el logiko en 1949 en Princeton, poste li laboris en esplora instituto. En 1953 li komencis instrui matematikon en Kolegio Dartmouth, kie post 2 jaroj li iĝis institutestro. Li strebis multe pri establo de granda komputilo, poste tie li kune kun aliaj li kreis pli moderna la komputilon, krome ili kreis la komputilan lingvon BASIC (programlingvo). Inter 1970 kaj 1981 li estis rektoro, en tiuj tempoj li permesis esti studentoj por virinoj, negroj, indianoj, krome li rompis la regularon, li daŭre instruis spite la rektoran postenon. En 1990 li ricevis premion de IBM.

En 1964 li revizitis Hungarion.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Introduction to Finite Mathematics (1957)
  • BASIC Programming (1967)
  • Man and the Computer (1972, hungare 1978)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]