János Schey
János Schey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1922 en Sopron |
Morto | 23-an de aprilo 2010 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • germana • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero universitata instruisto |
János Schey [jAnoŝ ?], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schey János Antal estis hungara-kanadana metalurgo, altlerneja instruisto, membro de teknika akademio de Usono (1987), ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia nomo eksterlande estis John A. Schey.
János Schey[1] naskiĝis la 19-an de decembro 1922 en Sopron, li mortis la 23-an de aprilo 2010 en Florido.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Schey maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li diplomiĝis. Lia ĉefa instruisto estis Sándor Geleji. Tiutempe li praktikadis en fabriko de Csepel (distrikto). En la lernojaro 1951 li instruis en kampuso de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en Sopron, poste en Pezindustria Universitato Mátyás Rákosi. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1953 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj en Britio li laboris en instituto, kie li okupiĝis pri lubrikaĵo. Inter 1962-1968 li laboris en instituto en Ĉikago, poste li estis profesoro de Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago, dum li kreis 6 patentojn. Lia sekva stacio estis Universitato de Waterloo. Li emeritiĝis en 1988. Li ricevis 3 premiojn inter 1966-1984.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Képlékeny alakítás/Fémek gyakorlati technológiája I-II./Feladatkidolgozások (kunaŭtoro, 1953)
- Réztartalmú fémhulladékok feldolgozása (1953)
- A fémek képlékeny alakváltozásának atomos elmélete (1954)
- Introduction to Manufacturing Processes (1977, 1987, 1999)
- Tribology in Metalworking: Friction, Lubrication and Wear (monografio, 1983)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/4a705586-36c5-4597-b5a6-1610548a97b5/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo