Józef Litauer
Józef Litauer | |
---|---|
16-jara en la UK 1912 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1894 en Lodzo |
Morto | dua mondmilito |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto juristo |
Józef LITAUER estis pola studento pri juro kaj poste advokato, kiu naskiĝis la 7-an de januaro 1894 en Lodzo kaj mortis dum la dua mondmilito en Pollando.
Dum la unua mondmilito li estis sekretario de la Amikaro Esperantista en Liono (Francio), kunlaboranto de ĉiutaga organo de la Pola Socialista Partio kaj kunfondanto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio, en 1921. Poste li funkciis kiel ĝenerala sekretario kaj prezidanto de Laborista Esperanto-Asocio (LEA) „Laboro“ en Pollando. Ĝis 1931 li krome estis ĝenerala sekretario de la Internacia Societo de Esperantistaj Juristoj. Post la malfondo de "Laboro" flanke de la pola registaro, li kun Władysław Lekowski kaj Marek Wajsblum fondis alian grupon, la Socialisman Esperanto-Societon, en la jaro 1933[1]. En postmilita eldono de la revuo Pola Esperantisto, aperinta en la jaro 1946, li estas listigita kiel mortigito de nazioj dum la dua mondmilito, sen plia precizigo[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zofia Banet-Fornalowa, K-do Władysław Lekowski, SAT-ano kaj hispana batalinto, Sennaciulo, junio 1986
- ↑ Citita en Künzli, Polen: Esperanto-Propaganda in eigener Sache und im Sog der Politik, 2016, p. 78