Jacob van Wijngaarden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacob van Wijngaarden
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1903 (1903-05-23) (120-jaraĝa)
en Velsen
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • fandforna laboristo • butikisto
vdr

Jacob VAN WIJNGAARDEN (naskiĝis la 23-an de majo 1903 en Velsen)[1] estis nederlanda fandforna laboristo, detalkomercisto, komunisto kaj esperantisto en laboristaj rondoj.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Jacob van Wijngaarden estis frato de Agatha Elisabeth van Wijngaarden, kiu ankaŭ estis maldekstrulo (laŭ la nederlanda prienlanda sekreta servo en 1950 eĉ maldekstra ekstremisto), esperantisto kaj sekretario de la nomota loka grupo Frateco. Van Wijngaarden edziĝis kun Catharina Kartman, kiu ankaŭ estis ekstreme maldekstra esperantisto.[2]

Jacob kaj Catharina van Wijngaarden loĝis antaŭ la Dua Mondmilito sub la adreso Assumburgstraat 18 kaj postmilite sub Kerkstraat 2 en Beverwijk.[3][4]

Organiza vivo[redakti | redakti fonton]

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Van Wijngaarden estis ano de la Sennacieca Asocio Tutmonda, la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) kaj loka Beverwijk-a esperanto-grupo Socialistische Arbeiders-Esperantogroep "Frateco" (esperante Socialista Laborista Esperanto-Klubo "Frateco").[2] Kune kun Gerrit Paulus de Bruin Van Wijngaarden estis la redakta komisiono de la jubilea libro de FLE Jubileumboek 1911-1936.[5]

Politika vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ kaj post la Dua Mondmilito Van Wijngaarden estis ano de la Komunista Partio de Nederlando (CPN), la Nederlanda Societo por Seksa Reformo kaj la Internacia Labor-Oficejo (ILO).[6] En 1925 la similnoma Johan van Wijngaarden, delegito de CPN kaj Nacia Sekretariejo de Laboro en Moskvo,[7] vojaĝis tra Sovetunio kaj prelegis pri tiu sperto en Beverwijk je la 18-a de septembro 1925.[8] Por ne konfuzi la du revoluciulojn, Jacob mallongigis sian nomon per Jac. van Wijngaarden.

Ekde la 22-a de junio 1950 li estis prezidanto de la Beverwijk-a Bellamy-Societo.[4] Ene de la internaciaj Bellamy-aj rondoj Van Wijngaarden propagandis la uzon de Esperanto.[2] Li estis redaktoro de la internacia esperantlingva Bellamy-organo Ekonomia Egaleco.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BS Geboorte met Jacob van Wijngaarden. Alirita 2019-05-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 Onderwerp: Socialistische Arbeiders-Esperantogroep "Frateco" te Beverwijk. (nederlande) (pdf). Stichting Argus (1949-10-03).
  3. Lanty, E. (red.). (1926) Jarlibro 1926: La SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo, Jarlibroj de SAT 5. Parizo, Lepsiko kaj Moskvo: Sennacieca Asocio Tutmonda, p. 37.
  4. 4,0 4,1 Letero de L. H. Molenaar al B.V.D. "Betr. L.H.E. Toen" (nederlande) (pdf). Stichting Argus (1951-02-12).
  5. de Bruin, G. P.; Jac. van Wijngaarden. (1936) Jubileumboek 1911-1936. Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, p. 159.
  6. 6,0 6,1 Verslag tentoonstelling "Frateco" — afdeling Beverwijk van de Bond van Arbeiders-Esperantisten in het gebied der Nederlandse Taal F. L. E gehouden te Beverwijk op 16 en 17 September 1950 in het Statenhuis (nederlande) (pdf). Stichting Argus (1950-09-21).
  7. Hoekman, Piet; Jannes Houkes. (2015) Het Nationaal Arbeids-Secretariaat 1893-1940: De geschiedenis van de eerste vakcentrale in Nederland, p. 843.
  8. (1925-09-17) “Beverwijk: Ervaringen in Sowjet-Rusland”, De Tribune (nl) 18 (295), p. 2. “Vrijdag 18 Sept. 's avonds 8 uur spreekt J. v. Wijngaarden over zijn ervaringen in Sowjet Rusland, in de bovenzaal van den heer Docter, ingang Kloosterstraat.”.