James Buchanan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Buchanan

James BUCHANAN [ĝejmz bjuKANen], (naskiĝis la 23-an de aprilo, 1791, mortis la 1-an de junio, 1868) estis la dek-kvina Prezidento de Usono. Antaŭe li jam servis kiel usona ministro pri eksteraj rilatoj.

Buchanan naskiĝis en Cove Gap, apud Mercersburg, Pensilvanio. Dum sia regado li klopodis malsukcese konservi la usonan federacion. Li estis alta. Li neniam edziĝis, kaj restas la sola fraŭlo kaj la sola pensilvaniano el la usonaj prezidentoj. Li fianĉiĝis kun filino de riĉa familio, sed ne edziĝis. Kelkaj historiistoj asertas, ke William R. King havas samseksaman rilaton kun Buchanan. Ambaŭ ne geedziĝis, vivis sole kaj 16 jarojn en la sama domo en Vaŝingtono. King estis nomumita fare de prezidento Jackson kiel "Miss Nancy", nomo por samseksamulo.

Li estis presbiteriano, mortis 77-jaraĝa en Wheatland, Pensilvanio, pro pneŭmonio kaj koraj problemoj.

Dum lia administrado (1857-1861) okazis:

  • 1857- La Paniko de 1857 kaŭzis ekonomikan depresion ĝis 1861
  • 1857- La Decido de Dred Scott
  • 1861- Kansaso iĝis libera ŝtato, kaj la Konfederaciaj Ŝtatoj ekformiĝis.
Antaŭe:15-a
Prezidento de Usono
Poste:
Franklin Pierce1857-1861Abraham Lincoln