Janus Cornarius
Johano Kornaro (1500-1558) | ||
---|---|---|
![]() Germana humanisto, filologo, kuracisto, helenisto, latinisto kaj tradukisto. Li estis lernanto de Petrus Mosellanus en la Universitato de Lepsiko (1518).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1500 en Zwickau, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 16-a de Marto 1558 en Jena, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko Universitato de Wittenberg Universitato de Rostock Universitato de Marburgo Universitato de Jena Universitato de Halle Universitato de Bazelo Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto klasikisto klasika filologo filologo kuracisto universitata instruisto humanisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Janus Cornarius (1500-1558) ankaŭ konata kiel Johann Haynpol aŭ Johan Hagenbut, estis germana humanisto, filologo, kuracisto, helenisto, latinisto kaj tradukisto. Lerta filologo, Kornaro specialiĝis en eldonado kaj tradukado de grekaj kaj latinaj medicinaj verkistoj kun avida produktemeco, kaj aparta intereso pri farmakologio, kaj la efiko de la vivmedio sur la sano kaj la homa korpo.
Tre frue li laboris kun la greka poezio kaj pli malfrue kun la greka filozofio. Laŭ deklaroj de Friedrich August Wolf, li estis granda admiranto de la grekoj. Patristikaj tekstoj de la 4-a jarcento estis lia alia intereso. Kelkaj el liaj libroj malaperis, inkluzive de verko pri la kaŭzoj de la pesto kaj kolekto de lernobjektoj por medicinaj studentoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Detaloj pri la vivo de Kornaro troviĝas parte en la granda latina biografio fare de Melchior Adam en la verko "Vitae Germanorum medicorum" ("Vivoj de la germanaj kuracistoj", 1620). Kornaro estis filo de ŝufaristo, kaj adoptis sian latinan kromnomon kiam li estis 20-jara. La toponimo "Zuiccaulensis" (el Zwickau, lia naskiĝurbo) kelkfoje estas aldonita.
Kornaro komencis sian edukadon en la latina lernejo en sia naskiĝurbo Zwickau. Li studis kun Petrus Mosellanus en Lepsiko enmatrikuliĝinte en 1517 kaj ricevinte sian bakalaŭrecon pri artoj en septembro 1518. En la 30-a de majo 1519 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg kie li ricevis sian majstrecan gradon en la 24-a de januaro 1521 kaj licenco pri medicino en la 9-a de decembro 1523.[1]
Tre eble li estis en Wittenberg kiam la "Profetoj de Zwickau", anti-aŭtoritateca anabaptisma movado provis superregi lian naskiĝurbon en 1521. Ili estis venkataj kaj disbatitaj de Marteno Lutero, en 1522. Oni scias ke Kornaro kondamnis la anabaptistojn, ĉar tion li klarigas en sia libro pri la pesto, en kiu li argumentas ke aparta epidemio en Vestfalio estis sendita kiel puno de Dio pro iliaj aktivecoj.
Post sperti ĉi-politikajn kaj spiritajn malordojn, Kornaro komencis vojaĝon serĉe de sia animo tra Eŭropo kaj vizitis Livonion, Svedion, Danion, Anglion, Francion kaj Nederlandon, kie li vivis en la domo de la humanisto Simon Riquinus (1501-1559). Dum lia serĉo pri laboro, li ekloĝis en Bazelo dum kelka tempo, kie li donis lecionojn pri la greka medicino en la Universitato de Bazelo.
Tie li komencis siajn klopodojn restarigi la studadon de la greka, kies laboroj, li kredis, estis neglektitaj dum la Mezepoko favore de la arabaj medicinaj aŭtoritatoj. Inter 1527-28 li estis persona kuracisto de la princo Henriko la 5-a de Mecklenburgo (1479-1552). Reirinte al Zwickau, en 1530, li establis la medicinan praktikon kaj edziĝis la unuan el liaj du vidvinoj. Ŝi mortis iom post la geedziĝo.
Kun lia dua edzino li havis kvar infanojn. Dum la resto de sia vivo li aktivis kiel kuracisto kaj profesoro pri Medicino samkiel fekunda eldonisto kaj tradukisto. Leonhart Fuchs, profesoro pri medicino en Tübingen akre kritikis la tradukaĵojn de Kornaro, asertinte kun malmulta fundamento ke li vere ne majstris la grekan kaj ke li ne verkis en la latina kun la pureco de la lingvo. Kornaro respondis al li kun sia verko "Vulpecula excoriata", Frankfurto, 1545.[2]
Kornaro konatiĝis kun la granda humanisto Erasmo de Roterdamo kiam li vivis en Bazelo. Erasmo enkuraĝigis lin persisti kun lia verkaro en la tradukado de grekaj tekstoj en la latinan, ĉar la antikva greka estis malmulte konata, sed la latina estis vivanta lingvo uzata kiel internacia lingvo inter la erudiciuloj. Erasmo leteris al li post kiam Kornaro reiris al sia naskiĝurbo Zwickau, kaj kutime la humanisto sin direktis al Kornaro kiel "ornatissime Cornari" (pli-malpli "Mia rafinita amiko Kornaro").
Plejmulto el la verkoj de Kornaro estis presitaj de Hieronimo Frobeno kaj Nikolaus Episkopius, la Maljuna (1501-1553). Andrea Alciato dum kelka tempo kunlaboris kun li, kaj ili traktis pri la demando de la uzo de bildoj kune kun tekstoj. Iam interparolante pri verko de la botanikisto Dioskorido, Kornaro asertis ke la planto-bildoj ne alportas bonfaron al la legantoj, kiuj neniam vidis apartan specimenon "vivam et naturalem" ("vivanta kaj en la naturo"). Li ankaŭ argumentis ke la statika kvalito de iu bildo estas erara vojo, ĉar plantoj ŝanĝiĝas laŭ iliaj medioj.
Penso de Kornaro
[redakti | redakti fonton]“ | "Mia celo ne estas ĉarmigi la okulojn, sed nutri la menson kaj la spiriton por veki la kritikan pensadon" | ” |
Verkaro
[redakti | redakti fonton]


- Quarum artium ac linguarum cognitione medico opus sit?: Praefatio ante ... 1527
- Universae rei medicae ἐπιγραφή, seu enumeratio compendio tractata Bazelo 1529
- Hipokrato: Hippocratis Coi De aëre, aquis, & locis libellus. Eiusdem de flatibus, Bazelo 1529
- Dioskorido: Διοσκοριδης Ιανου Του Κορναριου ("Dioskorido laŭ Ĵanus Kornarius"), Bazelo 1529
- Περὶ ὕλης ἰατρικῆς ("De materia medica") Bazelo 1529
- Selecta Epigrammata Graeca Latine, Bazelo 1529
- Universae rei medicae epigraphē seu enumeratio compendio tactata 1529
- Parthenius Nicaensis: De amatoriis affectionibus liber, Bazelo 1531
- Medici de cognoscendis et curandis morbis, sermones sex, iam primum in lucem editi …, Bazelo 1535
- Aëtius Amidenus: Aëtii Amideni quem alii Antiochenum vocant medici clarissimi libri XVI, in tres tomos divisi, Bazelo 1535
- De medicamentis empiricis, physicis ac rationabilibus liber., Bazelo 1536
- Marcellus Empiricus: De medicamentis liber, Bazelo 1536
- De foetum formatione ("Pri la formado de la feto"), Bazelo, 1536[4]
- Galeno, De compositione pharmacorum localium … libri decem Bazelo 1537
- Geoponica: bizanca traktato pri agrikulturo, Bazelo aŭ Venecio 1538
- Medici vetustissimi, et omnium aliorum aliorum principis, libri omnes, Bazelo 1538
- Constantini Caesaris selectarum praeceptionum de agrucultura, libri XX, Bazelo 1538
- Artemidorus Daldiani: De somniorum interpretatione, Libri quinque 1539
- Bazilo la Granda: Omnia D. Basilii Magni archiepiscopi Caesareae Cappadociae, quae extant, Opera Bazelo 1540
- Macer floridus: De materia medica : lib. V. versibus conscripti. Christian Egenolph, Frankfurt, 1540
- Cassii Dionysii uticensis de agricultura, libri XX, hactenus Constantino Caesari adscripti, Liono, 1543, 8 volumoj
- Epifanio de Salamis: D. Epiphanii Epistola sive liber Ancoratus appellatus, docens de vera fide Christiana, Bazelo 1543
- De utriusque alimenti receptaculis, Dissertatio contra quam sentit Plutarchus, Marburgo 1543
- Johano Krizostomo: De episcopalis ac sacerdotalis muneris praestantia, Ioannis Chrysostomi, Episcopi Constantinopolitani cum Basilio Magno dissertatio Bazelo 1544
- Adamantius: Sophistae Physiognomicon, id est De Naturae Indicijs cognoscendis Libri duo, Bazelo 1544
- De rectis medicinae studiis amplectendis, Bazelo 1545
- Vulpecula excoriata 1545
- Hippocratis Coi, medicorum omnium longe principis, opera quae ad nos extant omnia … Latina lungua conscripta, Bazelo, 1546
- Orationes in Leonhartum Fuchsium 1546
- De conviviis veterum Graecorum, et hoc tempore Germanorum ritibus, moribus ac sermonibus; … Platonis et Xenophontis symposium, Bazelo 1548
- De peste, libri duo, pro totius Germaniae imo omniun hominum salute, Hervagius, 1551
- Plutarko: philosophi & historici Gravissimi, Ethica sive Moralia Opera, quae in hunc usque diem de Graecis in Latinum conversa extabant … Bazelo 1552
- Hippocratis Coi Operum, Bazelo 1554
- Paŭlo de Egino: Totius rei medicae libri VII, Bazelo 1556
- Medicina, sive medicus, liber unus. Johann Oporinus, Bazelo 1556
- Opera quae ad nos extant omnia 1558
- Contra octoaginta haereses opus, Panarium, sive Arcula, aut Capsula Medica appellatum, continens libros tres, & tomos sive sectiones nes toto septem. Una cum aliis eiusdem D. Epiphanii operibus … Hergavius & Oporinus, Bazelo 1560
- Platono: Opera omnia, Bazelo 1561
- Hippocratis ... Viginti duo Commentarii: tabulis illustrati : graecis ... 1579
- Medicina Salernitana. Id est Conservandae bonae valetudinis praecepta Joachim Camerarius 1591
- Eclogae in dialogos Platonis omnes 1771
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Deutsche Digitale Bibliothek
- Universität Rostock
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Summa Gallicana
- Personensuche
- Embodiments of Will: Anatomical and Physiological Theories of ...
- Re-envisioning Christian Humanism: Education and the Restoration of Humanity
- The Frontiers of Ancient Science: Essays in Honor of Heinrich von Staden
- Encyclopedia of Library and Information Science
- Allgemeines Gelehrten-lexicon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Correspondence of Erasmus
- ↑ Oni devas observi ke la germana vorto Fuchs signifas Vulpo, do "Vulpecula excoriata" signifas "Vulpo senhaŭtigita".
- ↑ Dizionario classico di medicina interna
- ↑ Monstrous Births and Visual Culture in Sixteenth-Century Germany
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1500
- Mortintoj en 1558
- Mortintoj la 16-an de marto
- Germanaj kuracistoj
- Germanaj tradukistoj
- Germanaj klasikaj filologoj
- Latinlingvaj verkistoj
- Germanaj verkistoj de la 16-a jarcento
- Germanaj renesancaj humanistoj
- Tradukistoj el la greka lingvo
- Tradukistoj al la latina lingvo
- Germanaj presistoj
- Universitato de Lepsiko
- Universitato de Wittenberg
- Universitato de Rostock
- Universitato de Bazelo
- Universitato de Jena
- Universitato de Marburgo
- Homoj de la 16-a jarcento