Jarak
Aspekto
Jarak, serbe Јарак, hungare Árki estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.



Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 32 km²
- Koordinatoj: 44°54′60″N 19°45'16″E
- Alto super marnivelo: 78 m
- Loĝantaro: 2230
- Poŝtkodo: 22426
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
[redakti | redakti fonton]Jarak situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Savo, laŭ ĉefvojo Novi Sad-Loznica.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Jarak 2235 homoj, (2099 serboj (94 %), 32 ciganoj, 23 jugoslavianoj, 17 kroatoj, 7 hungaroj, 5 ukrainoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ortodoksa preĝejo