Jarlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jarlibro estas libro aperanta ĉiujare pri iu temo. Se oni parolas pri la jarlibro en esperanta medio, kutime temas pri la Jarlibro de UEA. Esperantaj jarlibroj estas ĉefe adresaroj.

Jarlibroj antaŭ la Unua mondmilito

La unuaj ĉefaj jarlibroj en la diversaj landoj kaj asocioj estis la jenaj:

  • Hispana Jarlibro en 1905 (152 nomoj) - en 1906 (347 nomoj)... en 1910 (1544 nomoj); sed tri kvaronoj ne pagis sian kotizon.
  • Jarlibro de Pacifistoj (Paris 1906), redaktita de Moch.
  • Jarlibro de U.E.A., unua eldono 1908.
  • Itala Jarlibro: la unua en 1908 (prof. Luigi Giambeune) enhavas ĉ. 1500 nomojn.
  • Germana Jarlibro, unua eldono Dresden 1908, redaktis Schramm.
  • Sveda Jarlibro: la unua en 1908 (Ahlberg) enhavas ĉ. 1200 nomojn.
  • Angla Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 1400 nomojn.
  • Jarlibro de Centra Asocio Bohema Unio Esperantista (Kühnl): la unua en 1909 enhavas 551 nomojn.
  • Pola Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 2000 nomojn, sed ĝi kalkulas la polojn en la tuta mondo.
  • Jarlibro TEKA. La unua eldono aperis en 1909 kaj enhavis 414 kuracistojn kaj 15 studentojn. La dua aperis en 1910 kaj enhavis 610 kuracistojn kaj 19 studentojn.
  • Belga Jarlibro; la unua en 1910.
  • Ruslanda Adresaro: la unua en 1912. Ĝin verkis la studento-grupo ĉe Moskva Universitato. Ĝi dissendis pli ol 20.000 demandfoliojn; 6.000 respondis. Se oni deprenas la polojn, restas ĉ. 3000 rusoj. L. BASTIEN.

Vidu ankaŭ