Joan Mates i Soler
Joan Mates i Soler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1902 |
Morto | 25-an de novembro 1936 (34-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Joan MATES i SOLER (naskiĝis en Palma en februaro 1902, mortis la 25-an de novembro 1936) estis kataluna anarkiisto, tajloro kaj esperantisto. Naŭdekjara, li membriĝis en Ruĝa Kruco kaj, studinte en Barcelono, li aniĝis ankaŭ en la anarkiisma sindikato CNT. En la komenco de la 1920-aj jaroj li lernis Esperanton kaj aliĝis al la Esperantista Klubo Palma, en kiu li aktivis ekde 1925 kaj SAT. En 1926 li fariĝis estrarano de la Esperantista Klubo Palma kaj en 1927 kaj 1928, ties vicprezidanto. En 1927 li estis akceptita en la framasona loĝio de Palma kun la simbola nomo Zamenhof.
Post la armea ribelo en 1936 li estis arestita de faŝistoj. Post tio oni scias, ke li estis en malliberejo de Palma kun Antoni Coll i Sastre. Ne estas konate, kie kuŝas lia korpo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Margais, Xavier. El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. [p. 261-262]
- Margais, Xavier. "El moviment esperantista a Mallorca: una víctima més de la repressió franquista". Kataluna Esperantisto n-ro 338, 2006, p. 11-14. [1] Arkivigite je 2010-02-17 per la retarkivo Wayback Machine