Joaquín Romero Murube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joaquín Romero Murube
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1904 (1904-07-18)
en Los Palacios y Villafranca
Morto 15-an de novembro 1969 (1969-11-15) (65-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Memorigilo Joaquín Romero Murube
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto vd
Laborkampo beletropoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joaquín ROMERO Murube (Los Palacios y Villafranca, provinco Sevilo, 18a de julio 1904 - Sevilo, 15a de novembro 1969), estis artikolisto kaj poeto de la generacio de la 27a. Ekde 1934 ĝis sia morto li estis direktoro-kuratoro de la Alkazaro de Sevilo.

El la sevila poezia revuo Mediodía (1926-1929) li ligiĝis al la poeziaj avangardoj rilataj kun la Generacio de la 27a, de kies ĉefa grupo li ne formis parton. Li helpis la revuon El Ala del Sur de Pedro Garfias, unu de la pilieroj de la ultraismo.

Inter liaj poeziaj libroj elstaras Prosarios (Sevilla, 1924), kaj Sombra apasionada (1929), en kiu li kombinas kreadismo, superrealismo, neopopularismo kaj klasikismo. En ili estis influoj ankaŭ de Ramón Gómez de la Serna, Valle-Inclán, José Bergamín kaj Pedro Salinas. La influo de Federico García Lorca videblas en lia dua poezia etapo, formita de Siete romances (Sevilla, 1937), Canción del amante andaluz (Barcelona, Luis Miracle, 1941) kaj Kasida del olvido (Madrid, Editorial Hispánica, Adonais, 1945), pluigita en Tierra y canción (Madrid, Editora Nacional, 1948).

De liaj eseoj menciindas Dios en la ciudad, de 1934, inkludita en Sevilla en los labios (Sevilla, Colección Mediodía, 1938); Discurso de la mentira (Madrid, Revista de Occidente, 1943), Memoriales y Divagaciones (Sevilla, 1951) kaj Los cielos que perdimos (Sevilla: Hermandad... Soledad, 1995). Inter noveloj menciendas La tristeza del Conde Laurel (1923) kaj Hermanita amapola (1925), kaj post longa senverka tempo ...Ya es tarde (Sevilla, 1948) kaj Pueblo lejano (Madrid, Ínsula, 1954).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juan Lamillar. Joaquín Romero Murube. La luz y el horizonte
  • Manuel García García kaj A. Martínez. Joaquín Romero Murube: Siete Romances. Sevilla, Point de Lunettes, 2004. ISBN 978-84-932-4876-2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Joaquín Romero Murube en la hispana Vikipedio.