Jonas Basanavičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonas Basanavičius
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1851 (1851-11-23)
en Ožkabaliai
Morto 16-an de februaro 1927 (1927-02-16) (75-jaraĝa)
en Vilno, Wilno Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Tombo Rasos Cemetery vd
Etno Litovoj vd
Lingvoj rusalitova vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Princlando Bulgario • Dua Pola Respubliko vd
Alma mater Seĉenov-universitato • Moskva Ŝtata Universitato • gimnazio de Marijampolė vd
Subskribo Jonas Basanavičius
Familio
Gefratoj Vincas Basanavičius vd
Profesio
Okupo lingvistohistoriistoverkistoĵurnalistopolitikistokuracisto • folkloristo • etnografo vd
Laborkampo historiografiomedicino • Lithuanian literature • etnografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jonas Basanavičius (n. la 23-an de novembro 1851 en Vilno, m. la 16-an de februaro 1927 samloke) estis aktivisto de la movado por la Nacia Litova Renaskiĝo, fondinto de la unua ĵurnalo en la litova lingvo, Aušra ("aŭroro"). Kiel kuracisto, li de 1880 kaj 1882 kaj de 1884 ĝis 1905 laboris en Bulgario; en 1891 li ricevis bulgaran ŝatanecon. Li estis aprezata kuracisto en Bulgario, medicine traktis la reĝon de Bulgario, aktivis politike, kaj elektiĝis membro de la Bulgara Literatura Societo, sed tamen ripete dum tiuj jaroj petis permeson de la aŭtoritatoj de la Cara Imperio rajti reveni al Litovio. Tamen nur kadre de la rusia revolucio de 1905 ekestis la ŝanco - li revenis al Vilno en majo 1905. Kiel membro de la Konsilio de Litovio, li estis unu el la dudek subskribintoj de la Deklaro de Sendependo de Litovio la 16-an de februaro 1918.