José María Díez Alegría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Díez Alegría
Persona informo
Naskonomo José María Díez-Alegría Gutiérrez
Naskiĝo 22-an de oktobro 1911 (1911-10-22)
en Ĥiĥono
Morto 25-an de junio 2010 (2010-06-25) (98-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Madrido
Familio
Frat(in)oj Luis Díez-Alegría Gutiérrez • Manuel Díez-Alegría
Okupo
Okupo religiuloregula kleriko
vdr

José María Díez-Alegría Gutiérrez (Ĥiĥono, la 22-a de oktobro de la jaro 1911Madrido, la 25-a de junio de la jaro 2010) estis hispana katolika pastro kaj teologo eks-jezuito, apartenanta al la Asocio de Teologoj Johano la 23-a.

Biografiaj kaj akademiaj notoj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ĥiĥono, Asturio, kie lia patro estis direktoro de la filio de la Banko de Hispanio.

Frato de la armeanoj Luis Díez-Alegría Gutiérrez kaj Manuel Díez-Alegría. Filo de Manuel Díez-Alegría García kaj María Gutiérrez de la Gándara.

En la jaro 1930 li eniris en la Societo de Jesuo kaj en la jaro 1943 li estis ordenita kiel pastro. Li atingis licencion pri Teologio kaj doktorecon pri Filozofio kaj Juro. Li estis profesoro pri etiko en la Universitato de Madrido ekde 1955 ĝis 1961. Poste li estis profesoro pri Sociala Doktrino de la Eklezio en la Gregoria Pontifika Universitato de Romo ĝis la jaro 1972. Post la publikigo de lia libro Mi kredas je la espero, li estis pune elpelita el la Societo de Jesuo rezulte de premado de la Papo Johano-Paŭlo la 2-a sur la generalo de tiu institucio, kaj de tiam li kunlaboris kiel ordinara pastro en en la humila kal malriĉega madrida distrikto nomata El Pozo del Tío Raimundo t. e. La Puto de la Onklo Raimundo kun la pastro Llanos.

Laŭ speciala permeso de la pastro Pedro Arrupe, Generalo de la Societo de Jesuo, li loĝis en la rezidejo de la lernejo de la jezuitoj de Alcalá de Henares.

Li mortiĝis en Madrido la 25an de junio de 2010 kiam li estis 98jaraĝa.[1]

Agnoskoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Pro Real Decreto (reĝe dekreto) 1671/2007, de 7-a de decembro, oni atribuis al li Labormedalon, en ora kategorio.
  • Oficiala filo (prestiĝa ano) de Gijón.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juan G., Bedoya. «Muere José María Díez-Alegría, jesuita castigado por Roma y gran teólogo», El País, 25-a de junio de 2010. Konsultita la 25an de junio de 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]