José María Hinojosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Hinojosa
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1904 (1904-09-17)
en Campillos
Morto 22-an de aŭgusto 1936 (1936-08-22) (31-jaraĝa)
en Malago
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Komunumo Tradiciista vd
Profesio
Okupo poeto • redaktisto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María HINOJOSA Lasarte (Campillos, Malago, 17a de oktobro 1904 - Malago, 22a de aŭgusto 1936) estis hispana poeto de la generacio de la 27a, enkodukanto en Hispanion de la poezio de superrealismo kaj kundirektoro en 1929, kun Emilio Prados, de la revuo Litoral.​

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en Malago, kie li amikiĝis kun poetoj kiel Emilio Prados, Manuel Altolaguirre, José María Souvirón kaj José Moreno Villa. En 1921 li aliĝis al la Universitato de Granado por studi juron, kaj tie amikiĝis kun Federico García Lorca, sed li finis siajn studojn en Madrido per gradiĝo en 1926. Tie jam ekde fino de 1923, li ekkontaktis kun verksitoj kaj artistoj de la tiamaj avangardoj. En 1923, kun Manuel Altolaguirre kaj José María Souvirón eldonis la revuon Ambos, kun eĥoj de dadaismo, ekspresionismo kaj futurismo. Liaj unuaj libroj Poema del campo (Madrido, 1925) kaj Poesía de perfil (Parizo, 1926) montras nuancojn kaj arkadiecajn kaj simbolismajn, influite de Juan Ramón Jiménez, en "arte menor" (veersoj ĝis ok silaboj).

En 1925 li veturis al Parizo, kie li kontaktis kun alitipa intelektularo kaj ĉefe kun la superrealismo de André Breton. En 1927 li publikigis sian La rosa de los vientos (Malago, 1927), kun nur 16 poemoj kaj prologo, kun influo de avangardoj, futurismo kaj ultraismo. En 1928 li veturis tra Anglio, nordaj landoj kaj Sovetunio. Poste li publikigis Orillas de la luz (Malago, 1928) kaj La flor de Californía (tiel) (Madrido, 1928), ambaŭ en 1927. En La flor de Californía estas influo de Les Chants de Maldoror, de Lautreamont, kaj de la humoro de Ramón Gómez de la Serna. En ĝia dua parto, «Textos oníricos», malaperas la malmulta intrigo kaj la fadeno iĝas "aŭtomata skribado" tute superrealista. En 1931 li publikigis sian lastan libron, nome La sangre en libertad, same superrealista.

Dum la Dua Hispana Respubliko li agadis en politiko por partioj de la dekstro kontraŭrespublika. Dum tiuj jaroj li publikigis pli ol 150 artikolojn en la gazetaro de Malago. En aŭgosto de 1932 li estis por mallonge malliberigita post malsukcesa puĉo de Sanjurjo. En 1933 li ricevis postenon en Malago. En 1936 li kandidatis en la balotado de 1936, sed li ne estis elektita. Unu semajnon post la militista puĉo de 1936, li estis arestita de maldekstruloj. La 22an de aŭgusto 1936, José María Hinojosa, lia patro kaj lia frato, kaj Luis Altolaguirre — frato de la verkisto Manuel Altolaguirre — kaj aliaj 46 malliberuloj estis mortpafitaj en Malago, kiel reprezalio pro bombardado kiu okazigis mortojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Poema del campo (Madrid, 1925)
  • Poesía de perfil (París, 1926)
  • La rosa de los vientos (Málaga, 1927)
  • Orillas de la luz (Málaga, 1928)
  • La flor de Californía (tiel) (Madrid, 1928)
  • La sangre en libertad (Málaga, 1931)
  • Poesías completas (Málaga: Litoral, 1983)
  • Seis poemas inéditos (Málaga: Diputación Provincial, 1988)
  • Obra completa de José María Hinojosa (1923-1931), eldono de Alfonso Sánchez. Fundación Genesian, 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ruiz Gisbert, Rosa (2007). Isla de Arrariarán. José María Hinojosa, el gran olvidado. Málaga: Asociación Cultural Isla de Arriarán. ISSN 1133-6293.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Hinojosa en la hispana Vikipedio.