Jugon-les-Lacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jugon)
Jugon-les-Lacs · Lanyugon
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon
Historie Duklando Bretonio
Komunumaro Lamballe Terre et Mer (ĝis 2016 Arguenon-Hunaudaye)
INSEE kodo 22084 [+]
Poŝtkodo 22270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 529  (2021) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 25′ N, 2° 19′ U (mapo)48.4092-2.3212Koordinatoj: 48° 25′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Areo 38,03 km² (3 803 ha) [+]
Jugon-les-Lacs · Lanyugon (Côtes-d'Armor)
Jugon-les-Lacs · Lanyugon (Côtes-d'Armor)
DEC
Jugon-les-Lacs · Lanyugon
Jugon-les-Lacs · Lanyugon
Situo de Jugon-les-Lacs · Lanyugon
Jugon-les-Lacs · Lanyugon (Francio)
Jugon-les-Lacs · Lanyugon (Francio)
DEC
Jugon-les-Lacs · Lanyugon
Jugon-les-Lacs · Lanyugon
Situo de Jugon-les-Lacs · Lanyugon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jugon-les-Lacs [+]
vdr

Jugon-les-Lacs (jen france, prononco, bretone Lanyugon aŭ pli formale Lanyugon-Kumun-Nevez, "nova komunumo Lanyugon") estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Komence de 2016 nova komunumo ekestis el la malnova loĝloko Jugon-les-Lacs kaj la apuda Dolo (Côtes-d'Armor). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 529 loĝantoj sur areo de 38,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Plénée-Jugon / Plened-Yugon kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer.

La teritorio havas komunan limon kun Bourseul, Mégrit, Plédéliac, Plénée-Jugon, Plestan, Plorec-sur-Arguenon, Saint-Méloir-des-Bois, Sévignac kaj Tramain.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe la aŭtovojo de Dinan al Saint-Brieuc apud lago, 70 hektarojn granda, en kiun enfluas la rivereto "La Rosette". La akvo elfluas el la lago en la riveron Arguenon, kaj fine, post trafluo de Plancoët en la Manikan Markolon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Supre de natura roka pinto superanta la lagon, Eudon, la unua grafo de Pentievro decidis konstrui kastelon.

Tiu loko disponas pri naturaj defendiloj: okcidente estas rivero Arguenon kaj oriente rivero Jugon (nun nomata "Rosette").

Ekde la 11-a jc, la kastelo falis en la manojn de la senjoroj de Dinan. En la 12-a jarcento, Olivier de Dinan, por prosperigi sian bienon, petis helpon al la monaĥoj de la abatejo de Marmoutier (apud Tours). Ili fondis la benediktanan priorejon Saint-Etienne (sur la loko de la nuna preĝejo).

Inter 1214 kaj 1230, Pierre de Dreux (dirata "Pierre Mauclerc"), duko de Bretonio, realigis la "grandan lagon" per baraĵo sur la rivero Jugon kaj la "malgrandan lagon" per baraĵo sur la rivero Arguenon. Tiel la du lagoj konsistigis tre efikan naturan remparon por defendi la kastelon.

La malgranda lago, kies malnova digo estas nun nomata "malgranda ŝoseo" estis libervole sekigita en 1848. Nun sur tiu loko estas poplejo.

En 1341, Johano la Tria, duko de Bretonio, mortis sen infanoj post longa dukado. La franca reĝo provis nomumi heredanton, Karolo de Blezo (fr: Blois), sed Johano de Montfort, unu el la idoj de Pierre de Dreux, postulis kaj konkeris per armiloj la duklandon de Bretonio, al kiu Jugon apartenis.

Johano de Montfort, kiu estis paktinta kun la reĝlando de Anglio, estis atakata de Bertrand du Guesclin, konestablo de Francio (t.e. estro de la armeoj) en 1373. Dum la konkero de Jugon, li deklaris "Kiu havas Bretonion sen Jugon havas pelerinon sen kapuĉo". Tio signifis ke Jugon estis unu el la plej gravaj fortresoj de Bretonio : la duklando povus esti minacata se Jugon eskapus el ĝi.

En la 15-a jarcento, la duko Johano la Kvina ordonis la faligon de la kastelaj muroj.

Fine de la 16-a jarcent, la ligmilitoj frapis Bretonion ĉar la guberniestro, Philippe-Emmanuel de Lorraine, duko de Mercœur kaj de Pentievro volis sendependiĝi de la reĝo Henriko la Tria kaj poste la Kvara. La reĝo de Francio malfidis la etajn senjorojn, li malkonstruigis kastelojn por antaŭeviti la problemojn, kiujn estis kaŭzintaj garnizonoj de multaj urboj kaj kasteloj.

En 1616, la kastelo estis malkonstruita laŭ ordono de Richelieu, guberniestro de Bretonio por la reĝo Ludoviko la Dektria.

La 16-an de decembro 1794, la vendeana armeo de Boishardy konkeris Jugon, tranĉis la arbon de la libereco kaj detruis la arkivojn de la komunumo. Malgraŭ tiu ekspedicio kaj la ekzekuto per armiloj de laboristo, kiu estis malkonstruinta la preĝejon de Lescouët, Jugon travivis relative kviete la revolucian periodon. Ne tiel okazis ĉirkaŭ Jugon.

La germanaj invadintoj eniris Jugon la 18-an de junio 1940.

La 15-an de novembro 1940, Maurice Halna du Frétay ekflugis al Anglio, per sia propra aviadilo, por servi la generalon De Gaulle. Aliĝinta al RAF, li estis faligita dum aera batalo de la germanoj okaze de atako al Dieppe en 1942. Lia aviadilo malaperis en la maron la 19-an de aŭgusto (steleo sur la vojo D44).

La 9-an de julio 1944, la grupo Félix estis paraŝutigita je 3 km de Jugon, por kunordigi la agadon de la lokaj rezistaj grupoj. La 2-an de aŭgusto 1944, post ricevo de atendita mesaĝo de Londono, la rezista unuo ekatakis kaj okupis Jugon. Tiuj bataloj kondukis al la morto de tri jugonaj rezistantoj en la 3-a de aŭgusto: Yves Tassel, René Lechevestrier kaj Benjamin Forgeoux.

En 1973 Jugon-les-Lacs naskiĝis kiel la kuniĝo de Jugon, Lescouët-Jugon en Puduvro kaj Saint-Igneuc en Pentievro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]