Junkeja paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junkeja paradoksornito
Junkeja paradoksornito
Junkeja paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. heudei'
Paradoxornis heudei
(David, 1872)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Junkeja paradoksornito (Paradoxornis heudei) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Mongolio kaj Rusio, do temas pri pli norda teritorio ol tiuj de la samgenranoj Trifringa paradoksornito, Bruna paradoksornito, Makulvanga paradoksornito, Nigrabrusta paradoksornito, Grizkapa paradoksornito kaj la Nigrakapa paradoksornito, kiuj estas ĉiuj birdoj de Sudorienta Azio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu specio havas blankecajn kapon kaj supran dorson, kaj ruĝecbrunajn dorsajn flankojn kiu limigas centran helan strion. Ĉe la kapo rimarkindas la kutima en la genro flaveca dikbaza beko, nigra okulo en blanka areo kaj super tiu tre rimarkinda kaj larĝa superokula malhelbruna al nigreca strizono el la bekobazo al la blankaj nukoflankoj. En suba dorso estas ruĝecbruna zono kaj pli sube denove blankeca pugo antaŭ longa kaj larĝa vosto. Ĉe flugiloj la ŝultroj estas ruĝecbrunaj kaj la bordoj de flugilplumoj nigrecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]