Bruna paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna paradoksornito


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. unicolor'
Paradoxornis unicolor
(Hodgson, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bruna paradoksornito (Paradoxornis unicolor) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la genro Paradoxornis karaktera pri bekoj stumpecaj kvazaŭ de psitakoj, adaptitaj al manĝo de sekaj semoj de herbo. Ĝi troviĝis en la familio de Timaliedoj aŭ en propra distinga familio Paradoksornitedoj, sed ĝi aktuale estas pli certeceenmetita en la Silviedoj. Tiu specio foje oni konsideris kiel aparta genro Heteromorpha kiel monotipa.

Iustraĵo de John Gould

Ĝi estas specio simila al la proksima parenco Trifringa paradoksornito, tio estas ĝenerale bruna (kaj de tie devenas la latina scienca nomo kie unicolor aludas al tiu unika koloro bruna) kun pli malhelbruna superokula strio al la supra nuko. Krome ĝi montras ruĝecbrunajn nuancojn en flugilplumoj kaj pli bunta kapobildo kie ne nur estas la superokula strio, sed ankaŭ sub ĝi videblas la okulareo kun helgriza iriso kaj helbruna okulringo ene de grizeca areo al la orelareo kaj sub ĝi la vango estas tre brune markata. Kiam la kronoplumoj krestiĝas, videblas pli malhele la malhelbruna superokula strizono. La subaj partoj estas pli grizbrunaj.

Ilustraĵo de Bruna paradoksornito

Tiu birdo troviĝas en Butano, sudaĈinio, nordorienta Barato, nordorienta Birmo kaj centra kaj orienta Nepalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]