Józef Kremer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Kremer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1806 (1806-02-22)
en Krakovo
Morto 2-an de junio 1875 (1875-06-02) (69-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo vd
Familio
Gefratoj Karol Kremer • Aleksander August Kremer vd
Infanoj Maria Kremer vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • filozofoverkisto • universitata instruisto • politikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Kremer (naskiĝis la 22-an de februaro 1806 en Krakovo, mortis la 2-an de junio 1875 samloke) – pola filozofo, estetikisto, historiisto pri arto, pioniro de psikologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de tajloro Joseph Kremer (1769-1848) el Opava kaj Maria Anna Erb (1769-1828) devenanta de riĉa nobela familio el Karlsbad. Frekventis gimnazion al Sankta Anna en Krakovo, de 1823 studis filozofion kaj juron ĉe Jagelona Universitato. Post magistriĝo edukiĝis en Berlino, Heidelberg kaj Parizo (1828-1830). En Berlino aŭdis lekciojn de Hegelo, Schleiermacher, Ritter, Gans kaj von Savigny, en Heidelberg - i.a. de Thibaut. Dum plua studado en Parizo frekventis lekciojn de Say, Guizot kaj Villemain. Partoprenis novembran ribelon (vundita en venka batalo de Grochów). De 1847 lekciis filozofion ĉe JU, kaj de 1853 estetikon kaj historion pri arto en krakova Akademio de Belartoj. En la jaroj 1865-1866 oficis kiel dekano de Filozofia Fakultato, kaj en la jaroj 1870-1871 rektoro de JU. Membris al belartaj kaj sciencaj asocioj en Krakovo, Vilno, Varsovio kaj Poznań. En 1872 kunkreis Akademion de Scipovoj (Akademia Umiejętności), kie estis direktoro de Historia-Filozofia Fakultato, prezidanto de Filozofia Komisiono, membro de Komisiono pri Historio de Arto kaj Arkeologia Komisiono.

Kreemo[redakti | redakti fonton]

Laboraĵojn de Kremer kolektis kaj eldonis en 12 volumoj Henryk Struve (Warszawa 1877-1880). Kremer estas pioniro de scienca okupiĝado pri psikologio en Pollando: faris sisteman dividon de psikologiaj aperaĵoj je konsciaj kaj nekonsciaj kaj antropologion komprenis kiel sciencon pri ilia reciproka rilatado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]