Józef Tadeusz Milik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Józef Tadeusz Milik (naskiĝis la 24-an de marto 1922 en Seroczyn apud Sokołów Podlaski, mortis la 6-an de januaro 2006 en Parizo) estis pola bibliisto, poligloto, pioniro de kumranologio.

Milik estis pola dioceza pastro. Posedis bone ses nuntempajn lingvojn (rusa, itala, franca, germana, angla kaj la pola). Ekkonis 13-on da antikvaj lingvoj (lerte: ugarita, sumera, egipta, hitita kaj kartvela). Publikigis pli da verkoj pri manuskriptoj de la Morta Maro ol iu ajn specialigita partoprenanto de arkeologiaj elfosaĵoj ĉe la Morta Maro en Kumrano, gvidataj de la franco Roland de Vaŭ el Ordeno de la Predikantoj. Esploris ankaŭ epigrafikon kaj arkeologion de la bibliaj landoj.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparana familio en plurkreda loko. Patro terkultivisto interesiĝis pri scienco, estis memlernanto kaj arigis riĉan librokolekton. Józef Malik finis gimnazion en Siedlce. En 1939 eniras animzorgan seminarion en Płock kaj post ĝia fermo fare de germanoj translokiĝas alVarsovio, kie daŭrigas studon de teologio. En 1944 ektroviĝas ĉe Katolika Universitato en Lublino, kie lernis la polan filologion, bibliajn lingvojn kaj orientajn (araban, sirian kaj akadan). En 1946 sacerdotiĝis en Varsovio. Fine de la 1940-aj jaroj studis ĉe Papa Universitato Gregoria kaj ĉe Papa Instituto Orienta en Romo la lingvojn araban, kartvelan, ugaritan, akadan, sumeran, egiptan, fenican, hetitan kune kun epigrafiko. Kontribuas al sciencaj revuoj en la angla, franca, itala kaj latine. En 1950 defendis licencion pri bibliologiaj sciencoj. Unu jaron poste komencis en Jerusalemo deĉifradi tekstojn el papirusoj trovitaj en Kumrano kreante sistemon de citado de manuskriptoj, uzatan ĝis hodiaŭ. En 1955 estis kunaŭtoro de la unua pli granda verko pri tekstoj el la Unua Kaverno - Discoveries in the Judean desert. Venontan jaron usona semajnrevuo Time anoncis lin la plej rapida deĉifranto de manuskriptoj. En 1959 aperis lia laŭvica libro Ten Years of Discovery in the Wilderness of Judaea (kontrolita kaj plibonigita eldono de la traduko Dix ans de decouvertes dans le Desert de Judea el 1957) – monografio tradukita al pluraj lingvoj. En tiu ĉi sintezo pri la malkovroj li deklaras sin favore al t.n. esena hipotezo.

Milik forĵetis sacerdotecon kaj edziniĝis en 1969. Translokiĝinte al Parizo en 1976 publikigis The Book of Enoch. Ĉe la vivofino laboris en la franca Centre national de la recherche scientifique ĝis pensiiĝo en 1987. E. Puech konsideris lin la plej granda fakulo pri deĉifrado de la marmortaj rulaĵoj. Milik publikigis pli ol 160 el ĉirkaŭ 800 manuskriptojn. Estis komparata kun Jean-François Champollion, la kreinto de egiptologio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Barthélemy Dominique, Milik Joseph Thaddée, Vaŭ Roland de, Crowfoot Grace M., Qumran Cave I (Discoveries in the Judaean Desert 1), Oxford 1955.
  • Milik Joseph Thaddée, Vaŭ Roland de, Dix ans de découvertes dans le Désert de Juda, Paris 1957.
  • Bagatti Bellarmino, Milik Joseph Thaddée, Gli scavi del “Dominus Flevit” - Monte Oliveto - Gerusalemme. Parte I: La necropoli del periodo romano (Studium Biblicum Franciscanum Collectio Maior 13), Jerusalem 1958.
  • Milik Joseph Thaddée, Strugnell John, Ten Years of Discovery in the Wilderness of Judaea, London 1959.
  • Milik Joseph Thaddée, La topographie de Jérusalem vers la fin de l’Époque Byzantine, Beyrouth 1961.
  • Benoit Pierre, Milik Joseph Thaddée, Vaŭ Roland de, Crowfoot Grace M., Les Grottes de Murabba’ât, Oxford 1961.
  • Baillet Maurice, Milik Joseph Thaddée, Vaŭ Roland de, Baker H. W., Le “Petites Grottes” de Qumrân, Oxford 1962.
  • Milik Józef Tadeusz, Święty Świerad. Saint Andrew Zoeradus, Roma 1966.
  • Milik Józef Tadeusz, Dziesięć lat odkryć na Pustyni Judzkiej (Dek jaroj de malkovroj en la Judea Dezerto), Warszawa 1968.
  • Winnett Frederick Victor, Reed William L., Milik Joseph Thaddée, Starcky Jean, Ancient Records from North Arabia, Toronto 1970.
  • Milik Joseph Thaddée, Recherches d’épigraphie proche-orientale Dédicaces faites par des dieŭ (Palmyre, Hatra, Tyr) et des thiases sémitiques à l’époque romaine (Bibliotéque archéologique et historique 92), Paris 1972.
  • Milik Joseph Thaddée, Black Matthew, The Books of Enoch: aramaic fragments of Qumrân Cave, Oxford 1976.
  • Vaŭ Roland de, Milik Joseph Thaddée, Qumran Grotte 4 – II. I. Archéologie II. Tefillin, Mezuzot et Targums (4Q128-4Q157), Oxford 1977.
  • Milik Joseph Thaddée, A preliminary edition of the unpublished Dead Sea scrolls, Washington D.C. 1995.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Encyklopedia Katolicka, vol. XII, KUL, Lublin 2008
  • Zdzisław Kapera, Józef Tadeusz Milik (1922- 2006)- qumranolog i orientalista, en "QUMRAN - Pomiędzy Starym, a Nowym Testamentem", "Analecta Biblica Lublinensia II", Lublin 2009. ISBN 978-83-7363-797-9