Kaja koturnokolombo
Kaja koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kaja koturnokolombo aŭ Rifa koturnokolombo, Geotrygon chrysia, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi probable estas plej rilata al la Brida koturnokolombo.[1]
Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]
La Kaja koturnokolombo reproduktiĝas en Bahamoj kaj, escepte en Jamajko kaj Haitio, tra la tutaj Grandaj Antiloj. Spite sian nomon, ĝi nuntempe ne reproduktiĝas en la Floridaj Rifoj (Florida Keys) aŭ suda kontinenta Florido.
Tiu birdo estas trovebla en tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj, arbustejoj, kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Dieto[redakti | redakti fonton]
Tiuj birdoj manĝas plej ofte surgrunde, ĉefe semojn, berojn kaj faliĝintajn fruktojn. Ili plaĉe manĝas fruktojn de la toksa planto Metopium toxiferum. Ili ankaŭ manĝas helikojn.[1]
Reproduktado[redakti | redakti fonton]
Kvankam jam ne plu reproduktiĝas en Florido, ĝi foje estas ankoraŭ registritaj en la "Keys" (Rifoj) kaj suda Florido kiel vaganta. La ino demetas du sablokolorajn ovojn sur fuŝeca platformo konstruita sur arbusto. Kelkaj nestoj estas konstruitaj eĉ surgrunde.[1]
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La Kaja koturnokolombo estas proksimume 27–31 cm longa. La birdo estas distingebla pro malhela rustokolora dorso kaj similkoloraj flugiloj. Ĝi havas kelkan ametistan aŭ bronzkoloran verdan irizecon sur krono, nuko kaj malantaŭa kolo. La mantelo, dorso, pugo kaj internaj flugilkovriloj montras iome da purpurruĝan irizecon. La krono estas griza. La piedoj estas ruĝecaj kaj la beko nigreca. Ĝi havas ankaŭ tre rimarkindan blankan vizaĝan strion el la suba bekobazo subokule al la nuko. Ilia alvoko estas simila al tiu de la Blankpinta kolombo.[1]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Baptista, L.F., Trail, P.W., Horblit, H.M., Kirwan, G.M. & Boesman, P. (2017). Key West Quail-dove (Geotrygon chrysia). In: del Hoyo, J., Elliott, A., Sargatal, J., Christie, D.A. & de Juana, E. (eds.). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. Alirita: 23an de Julio 2017).
- (2002) Field Guide to the Birds of North America. Washington, D.C.: National Geographic Society. ISBN 978-0-7922-6877-2.
- Handbook of the Birds of the World.
|