Kampanio
Kampanio | |
itale Campania | |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | CAM |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 13,595 km² |
Ĉefurbo: | Napoli |
Loĝantaro: | 6.107.931 loĝ. |
Loĝdenso: | 449 loĝ./km² |
Provincoj: | Avellino, Bnevento, Caserta, Napoli, Salerno |
Komunumoj: | listo de 551 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 15 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Kampanio (itallingve Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente. La regiono kovras 13 595 km² kaj havas 6,1 milionojn da enloĝantoj.
La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝanca aŭ feliĉa kamparo).
Geografio
La regiona ĉefurbo estas Napolo (Napoli). La regiono estas dividita en kvin provincojn: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo kaj Salerno.
Turismaj allogaĵoj inkluzivas la Sibilan groton en Kumajo, grekajn templojn en Paesto, romiajn ruinojn en Pompejo kaj Herkulano, la vulkanojn Vezuvion kaj Solfataron, la Costiera Amalfitana de Sorento ĝis Salerno, kaj la insulojn Kaprion kaj Iskion kaj Procida.
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
1 | Napolo | Provinco de Napoli | 1 076 200 loĝ. |
2 | Salerno | Provinco de Salerno | 177 000 loĝ. |
3 | Giugliano | Provinco de Napoli | 126 900 loĝ. |
4 | Torre del Greco | Provinco de Napoli | 103 900 loĝ. |
5 | Pozzuoli | Provinco de Napoli | 98 100 loĝ. |
6 | Caserta | Provinco de Caserta | 91 400 loĝ. |
7 | Casoria | Provinco de Napoli | 89 300 loĝ. |
8 | Benevento | Provinco de Benevento | 76 000 loĝ. |
9 | Castellammare | Provinco de Napolo | 69 400 loĝ. |
10 | Afragola | Provinco de Napolo | 67 800 loĝ. |
|