Kanalo inter Ille kaj Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kanalo inter Ille kaj Rance
En Chevaigné
En Chevaigné
Moderna nomo Canal d'Ille-et-Rance
Dato de konstruo 1804
Dato de unua uzo 1832
Startpunkto Rennes
Finpunkto Saint-Malo
Kluzoj 48
Longeco 84,802 km
v  d  r
Information icon.svg

La kanalo inter Ille kaj Rance estas franca kanalo je eta profilo, kiu kunligas la urbojn Rennes kaj Saint-Malo.

La plej longa parto de ĝia fluejo konsistas el la rivero Ille (kiu provizas la kanalon per akvo en ĝia malsupra parto ĝis Rennes kaj kiu ricevas akvon de aliaj riveretoj kiaj Illet, (eta 'Ille'), en Saint-Grégoire apud Rennes kaj fama akvosporta bazo). Tiu malsupra parto de la rivero Ille, natura enflua rivero en la rivero Vilaine estas kanalizita ekde la kanalo de la kluzoj de Hédé, kiuj aliras al la artefarita kanalo kunliganta la riverojn Ille kaj Rance. La kunliganta kanalo estas provizata per akvo per kanaletoj, fosaĵoj kaj artefaritaj riveretoj, kiuj alivojigas la akvon de la lago de Hédé.

La kanalizita 'Ille' finiĝas per enfluado en la riveron Vilaine en Rennes tra kelkaj kluzoj.

La konstruado de tiu kanalo komenciĝis sub Napoleono la 1-a. Nun, ĝia tuta longo estas 84,8 km. Ĝi trairas 28 municipojn, el kiuj 16 en Ille-et-Vilaine, kaj 12 en Côtes-d'Armor. Du aliaj municipoj estas koncernataj ĉar ili havas sur sia teritorio, gravan akvorezervejon utilan por provizi akvon al la kanalo: Feins kun la lago Étang de boulet kaj Gosné. Al tiuj 30 municipoj, necesas aldoni 13 najbarajn municipojn de la rivero Rance mem, kiu konsistigas gravan parton de la naviga vojo de la kunligo inter Manika Markolo kaj Atlantika Oceano.


Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo malfermi internan navigan vojon en Bretonio datiĝas de la 16-a jc. Estis la diversaj maraj blokadoj, truditaj ekde 1688 sub la regado de Ludoviko la 14-a, kiuj instigis la ĝeneralan Asembleon de Bretonio esplori la konstruadon de kanalreto, en Bretonio, kaj ankaŭ en la graflando Maine, per speciala komisiono kreita fine de 1782 por la interna navigado en la provinco. Tiu komisiono prezentis al la reĝo Ludoviko la 16-a, la 31-an de Oktobro 1784, ĝeneralan mapon de la esploritaj projektoj. Li decidis pri la estonta vojo de la kanalo kunligonta la riverojn Vilaine kaj Rance, por ebligi la navigadon inter Rennes kaj Saint-Malo, kaj pluiri per la rivero Vilaine, tiel realigante la kunligon inter Manika Markolo kaj Atlantika Oceano.

La franca revolucio ne ebligis la komencon de la laboroj, necesis atendi ĝis la komenciĝo de la 19-a jc, por konvinki la konsulon Napoleono Bonaparte pri la intereso malbloki tiun projekton. Tio estis farita per konsula dekreto en la 21-a pluviozo jaro 11 (11-a de Februaro 1804) sekve de novaj minacoj de mara blokado fare de Anglio.

La laboroj daŭris inter la printempo de 1804 kaj la aŭtuno de 1832, multe malrapidigita pro la militelspezoj kaj la evoluo de la diplomatiaj rilatoj inter Francio kaj Anglio. La laboroj estis faritaj preskaŭ nur de lokaj laboristoj. Kelkaj dekoj da servorifuzantoj kaj de dizertintoj de la armeoj, same kiel kompleta bataliono de 292 hispanaj malliberigitoj estis enkorpigitaj en la skipojn de la laborejoj, dum kelkaj semajnoj.

Ekde de 1923, la progresoj de la fervojo neniigis la « frajton » per dolĉakvaj vojoj inter Rennes kaj la Manika Markolo. Nun, la haŭlaj ĉevaloj lasis la haŭlvojon al fiŝkaptantoj, promenantoj kaj sportantoj. Gabaroj kaj ŝarĝboatoj estas nun malaperintaj, la kluzoj malfermiĝas nur por la plezurboatoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kanalo longas, de la rivero Vilaine ĝis la Manika Markolo, 84 km-ojn. Ĝia estas kunliga kanalo, kies supra interkluzejo situas supre de la ŝtuparo konsistanta el 11 kluzoj en Hédé, je alteco de 65,35 m. La laboristoj devis fari termovajn laborojn laŭ proksimume 84 km, kaj akvoprovizajn kanaletojn, kiuj estigis almenaŭ 2 500 000 m3 da terforigoj, kaj preskaŭ saman kvanton da teralmeto... Pli ol 260 konstruaĵoj disiĝis laŭ la kanalo, el kiuj 48 kluzoj kaj samnombraj ekluzdomoj, multaj pontoj el kiuj iuj plu estas tiuepokaj.

La kanalo inter Ille kaj Rance, konsistanta el la rivero Vilaine sude kaj la buŝo de la rivero Rance norde enhavas 61 kluzojn laŭ pli ol 144 km.Ĝi komenciĝas en la Manika Markolo inter St Malo kaj Dinard ĉe Saint Samson por la unua kluzo nomata: kluzo de Châtellier[1].

Navigado[redakti | redakti fonton]

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

(ne kompleta listo)

Flaŭro
Faŭno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Extraites des registres du greffe des États de Bretagne tenus à Rennes. Du mercredi 29 janvier 1783. 1784. Se prononce pour le projet d'un canal intérieur et ordonne la création d'une commission intermédiaire de la Navigation intérieure de la province. Le projet est de rendre navigable la Vilaine de Vitré jusqu'à Redon, de joindre la Vilaine à la Rance, et à la Mayenne par deux canaux navigables. - Rapport de la Commission. Rapport très detaillé sur le projet de canal. - Rapport et avis de M. Chezy sur les projets de Navigation en Bretagne qu'il a été chargé de vérifier. A Rennes, chez Nicolas-Paul Vatar, 1784 - Rapport de M. de Coulomb, Capitaine au Corps Royal du Génie, sur la navigation de Redon à Rennes. imprimerie de N. Audran de Montenay, 1784 - Procès-verbal de vérifications des communications indiquées entre les rivières de Villaine et de Mayenne. Par M. Coulomb... et M. Robinet, Commissaire. 1784 - Mémoire et devis des ouvrages de terrasses, ouverture de canaux, curemens et chemins de halage, pour perfectionner la navigation de la rivière de Vilaine de Rhedon à Rennes, par M. Frignet, Ingenieur des Ponts et Chaussées de France. - Mémoire de M. Frignet... Devis des ouvrages de terrasses, ouvertures de canaux, curemens, chemin de halage, constructions d'écluses pour l'établissement d'une navigation sur la riviere de Villaine, de Rennes à Vitré. 1784 - Mémoire de M. de Brie sur la jonction de la Vilaine à la Mayenne, par l'Ernée. A Rennes, chez la Veuve de François Vatar, 1785. - Mémoire de M. Bremontier. Communication de la Rance avec la Villaine par la riviere de Meu. - Mémoire de M. Liard, Ingénieur des Ponts et Chaussées de France, contenant le détail des ouvrages nécessaires pour la jonction de la Villaine avec la Rance, par les rivières de l'Isle et du Linon, réunis a la Commission de la Navigation Intérieure de Bretagne, le 15 octobre 1784. - Observations faites de mémoire par M. de Rosnyvinen de Pire, le fils, Membre de l'ordre de la Noblesse. A la séance des États, le 22 décembre 1784. - Tableau de la communication intérieure du royaume de France, entreprise sous le règne de Louis XVI. A Rennes, chez Nicolas-Paul Vatar. - Extrait des registres du greffe des États de Bretagne tenus à Rennes. Du Mercredi 22 décembre 1784. Document complet sur le projet et la réalisation des canaux en Bretagne.
  • france Guide des Voies Fluviales de Dinan à Nantes, BOISTEL Juline & GLANDAZ Albert, Hachette (pour le T.C.F.) - 1907, portefeuille in-4° contenant un livret explicatif et une carte au 25.000e. en couleurs pliée en accordéon de 18 cm. de haut par 8 mètres et 35 centimètres de longueur dépliée.
  • france Itinéraire - Les Canaux Bretons. Touring Club de France - 1957. Itinéraire descriptif des itinéraires, distances, écluses, mouillage et tirant d'air.
  • france La batellerie bretonne. 1988. de Jacques Guillet.
  • france Entre Ille et Rance. 1993. de Marcel Donnet.
  • france Le canal d'Ille et Rance. Ed.Alan Sutton. Coll.Mémoires en images. de Marcel Donnet. 2004. Kunmetaĵo de komentitaj poŝtkartoj kaj fotoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klariga tabulo de la urbo Tinténiac ĉe la kluzo N°33 inter tiu de 'la Moucherie' (N°32) je 1km 700 kaj tiu de 'Gromillais' (N°34) je 1km 800 laŭ la kontraŭa direkto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]