La provinco Kanem - arabeكانم - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Fine de 2019 en la nuna provinco vivis 481 100 loĝantoj sur areo de 114 520 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². Administra centro estas la urbo Mao. La provinco plue dividiĝas al la departementojKanem, Nord Kanem kaj Wadi Bissam.