La provinco Mayo-Kebbi Est - arabeمايو كيبي الشرقية, do Mayo-Kebbi orienta - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 1 106 500 loĝantoj sur areo de 18 350 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 774 782 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Bongor. La provinco plue dividiĝas al la departementojKabbia, Mayo-Boneye, Mayo Lemie kaj Mont Illi.