La provinco Mayo-Kebbi Ouest - arabeمايو كيبي الغربية, do Mayo-Kebbi okcidenta - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2024 estas 23 tiaj provincoj. Laŭ la stato de 2019 en la nuna provinco vivis 815 100 loĝantoj sur areo de 12 950 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 63 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 564 470 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Pala. La provinco plue dividiĝas al la departementojlago Léré kaj Mayo-Dallah.