La provinco Moyen-Chari - arabeشاري الأوسط - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2023 estas 23 tiaj provincoj. Fine de 2019 en la nuna provinco vivis 847 500 loĝantoj[1] kio rezultigas loĝdenson de 21 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 588 008 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Sarh, la tria plej granda urbo de la lando. La provinco plue dividiĝas al la departementojBarh Köh, Grande Sido kaj Lago Iro.