La provinco Mandoul - arabeماندول - ekde administra reformo de la jaro 2008 estis unu el administraj regionoj de la ŝtato Ĉado en Afriko, kiuj ekde 2018 oficiale nomiĝas provincoj; laŭ la stato de 2023 estas 23 tiaj provincoj. En 2019 en la nuna provinco vivis 897 100 loĝantoj sur areo de 17 450 kvadrataj kilometroj,[1] kio rezultigas loĝdenson de 51 loĝantoj/km². Por komparo: en 2009 estis 628 065 loĝantoj. Administra centro estas la urbo Koumra. La provinco plue dividiĝas al la departementojBarh Sara, Mandoul Occidental kaj Mandoul Oriental.