Kari-eŭkalipto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kari-eŭkalipto
Grimpante faman kari-eŭkalipton - la "Arbon Gloucester"
Grimpante faman kari-eŭkalipton - la "Arbon Gloucester"
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus diversicolor
F.Muell.
Natura arealo en sudokcidenta Aŭstralio
Natura arealo en sudokcidenta Aŭstralio
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La kari-eŭkalipto (Eucalyptus diversicolor), internacie komune konata kiel karri, estas eŭkaliptospecio indiĝena en la pli humidaj regionoj de sudokcidenta Okcidenta Aŭstralio.

La scienca nomo diversicolor signifas "diverskolora" kaj rilatas al la kolordiferenco inter la supra kaj la malsupra folioflankoj; la komuna nomo estas derivita de la indiĝena nomo por la arbo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La arbo povas atingi alton de 90 metroj, estante unu el la plej altkreskaj specioj en la mondo. Ĝi havas blankan al kremkoloran arboŝelon kiu estiĝas bruna kiam ĝi maturiĝas kaj estas deĵetata. Sube la blankeca ŝelo havas kolorgamon ekde blanko al malhela bruno. La arbo estas unutrunka sed kelkfoje ekzistas ĝemela trunko kie du arboj de sama diametro kune elkreskas ekde la arbida fazo. En maturaj arboj branĉoj nur ĉeestos en la pinta triono de la arbo. La folioj estas malhelverdaj supre kaj pli helaj sube, kaj estas 90-120 mm longaj kaj 20-30 mm larĝaj. La floroj troviĝas en grupoj de sep, ĉiu floro havas diametron de 18-28 mm. La floroj estas kremkoloraj. La kari-eŭkalipto floras printempe kaj somere, kaj la florado estas stimulata post incendio. La fruktoj estas dikbaze barelformaj, 7-10 mm longaj kaj 10-15 mm larĝaj, enhavante multajn malgrandajn sekajn semojn.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La grundo en kiu la kari-eŭkalipto ofte vegetas estas malriĉa, kaj la arbo emas flori post incendio por ekspluati la nutraĵojn liberigitajn per la bruligado de arbarodisŝutaĵo. La grundo estas klasifikita kiel kari-lomo (angle : Karri Loam). Kvankam malriĉa koncerne kelkaj negravaj nutraĵoj ĝi estas aprezata por sia profundo kaj taŭgeco kiel paŝtejo. La grund-profundo sumiĝas je pluraj metroj kaj estas laŭsupoze kreita precipe per la ŝelo deĵetita de la arbo, kiu kolektiĝas ĉe la trunkobazo al profundo de pli ol ses metroj por maturaj arboj. La kari-eŭkalipto subtenas ampleksan ekosistemon kiu estas ligata al la granitmalfermejoj de la pli malsupra aŭstralia sudokcidento kaj al la multaj riveretoj kreitaj de la pluvodrenado. La kari-eŭkalipto ĝenerale dominas en la profundaj valoj inter granitmalfermejoj ĉirkaŭantaj la riveretojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu aŭstralazia specio vegetas nur ene de la altpluvokvanta zono de la sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj de Okcidenta Aŭstralio. Ĝi plejparte troviĝas en la ekoregiono "ĵarah-kari-arbaroj kaj arbustaroj" (samtempe la biogeografia regiono "Warren"), sed ekzistas kelkaj malproksimaj populacioj, de kiuj la plej rimarkinda situas en Nacia Parko Porongorup.

Uzado[redakti | redakti fonton]

"Trairebla kari-eŭkalipto", vidindaĵo en Nacia Parko Beedelup.

La kari-ligno havas belan mahagonokoloron, pli malhelkolore ol la ĵarah-ligno. Ĝi estas uzata grandskale en la konstruaĵindustrio, precipe en tegmentoj pro la longa kaj senĉesa nod-libera naturo de la trunko. Ĝi havas la malfamon esti termit-sentema, kvankam ĝi estas ne tiom sentema al tiuj insektoj ol la pinoj. Ĝi ankaŭ estas taŭga meblaroligno. La kari-mielo estas tre aprezata por sia malhela koloro kaj delikata gusto. La turismo en tiu areo ankaŭ estas subtenata de la kari-eŭkalipto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Boland, D. J., et al. 1984 : Forest Trees of Australia (Fourth edition revised and enlarged), CSIRO Publishing, Collingwood, Victoria, Australia. ISBN 0-643-05423-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]