Katalin Klafsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Klafsky
Katalin Klafsky en 1895
Katalin Klafsky en 1895
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1855 (1855-09-19)
en Jánossomorja
Morto 22-an de septembro 1896 (1896-09-22) (41-jaraĝa)
en Hamburgo
Mortokialo cerba kancero
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario
Familio
Edz(in)o Franz Greve • Otto Lohse
Parencoj Rudolf Klafsky
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Katalin Klafsky [klafski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klafsky Katalin estis hungardevena germana operkantisto (soprano), primadono. Ŝia (tria) geedziĝa nomo estis Katharina Klafsky-Lohse.

Katalin Klafsky[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1855 en Mosonszentjános, ŝi mortis la 22-an de septembro 1896 en Hamburgo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katalin Klafsky en la aĝo de ok jam kantis en preĝeja koruso. Dekkvinjara ŝi iris al Sopron kaj baldaŭ al Vieno, kie ŝi estis servisto ĝis oni rimarkis ŝian voĉan kaj kantantan talenton. Ŝi ricevis kantolecionojn de en:Mathilde Marchesi ĝis 1875, dum ŝi kantis en opereja koruso, poste ŝi kantis en Salzburg. En la sekva jaro ŝi edziniĝis kaj sekvis la edzon al Lepsiko. Iom ŝi retiriĝis, sed pro fiasko de la geedziĝo poste ŝi denove kantis en Lepsiko, pli poste en Hamburgo kaj Bremeno, kie ŝi estis primadono ekde 1885. Ŝi kantis en Londono (1892) kaj Usono (1895). Oni aprezis ŝin la plej granda Wagner-interpretisto de ŝia tempo, la plej potenca "Leonore" de Fidelio. Ŝia tria edzo estis de:Otto Lohse.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]