Kersti Kaljulaid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kersti Kaljulaid
Persona informo
Kersti Kaljulaid
Naskiĝo 30-an de decembro 1969 (1969-12-30) (54-jaraĝa)
en Tartu, Estona Soveta Socialisma Respubliko
Religio luteranismo vd
Lingvoj estonaanglagermanarusafinnafranca vd
Ŝtataneco EstonioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Tartu • Tallinn Mustamäe College vd
Partio sen valoro • Unuiĝo por la Patrio vd
Familio
Gefratoj Raimond Kaljulaid vd
Edz(in)o Georgi-Rene Maksimovski vd
Infanoj 0
Profesio
Okupo ŝtata funkciulo • konsultiĝisto • direktoro • politikistoentreprenisto vd
Laborkampo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en TartuTalino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kersti KALJULAID (estona prononco [ˈkersti ˈkɑljuˈlɑi̯d]; la 30an de decembro 1969) estas estona entreprenistino kaj politikisto kiu funkciis kiel la Prezidanto de Estonio de 2016 ĝis 2021. Ŝi estas la unua virino kiu okupis tiun ĉi postenon kaj la plej juna, kiam ŝi estis 46-jaraĝa [1].

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Kersti Kaljulaid ĉe la Opinia Festo 2021 en Paide, Estonio

Kaljulaid estis naskita en Tartu, Estonio. Post la eksedziĝo de ŝiaj gepatroj, ŝi kreskis en malfacilaj cirkonstancoj en Talino kun sia patrino kaj studentiĝis ĉe mezlernejo tie en 1987 [2]. Post fino de mezlernejo, sub la influo de ŝia patrino, ŝi estis akceptita al la Fakultato de Biologio ĉe la Universitato de Tartu [3]. Dum siaj studoj ŝi specialiĝis pri genetiko. En 1988 ŝi geedziĝis kun Taavi Talvik kaj kelkajn semajnojn antaŭ sia 19-a naskiĝdatreveno ŝia unua filino estis naskita.

En 1992 ŝi studentiĝis ĉe Tartu kun honoroj. En 1998, ŝi komencis studi por magistro en komerca administrado en la sama universitato, kiun ŝi kompletigis en 2001 [4].

En 1994, post la naskiĝo de sia filo, ŝi eklaboris en la kampo de vendo en la estona filio de la kompanio Siemens. Ĉar ŝia salajro kiel biologo ne sufiĉis por subteni ŝian familion, ŝi decidis trovi alian laboron, malgraŭ ke ĝi ne kongruas kun ŝia trejnado. De 1996 ĝis 1997 ŝi laboris kiel vendisto de la estona telekomunika provizanto (Eesti Telefon AS). De 1997 ĝis 1999, ŝi funkciis kiel projektestro en la kampo de investoj en fuzioj kaj privatigoj ĉe la Estona Hansa Banko [5]. En 1999, la ĉefministro, Mart Laar, proponis al ŝi aliĝi al lia teamo de ekonomiaj konsilistoj. Ŝi deĵoris en tiu pozicio ĝis 2002.

En la jaroj 2001-2004 ŝi funkciis kiel la registara reprezentanto en la Estona Genoma Projekto. De 2002 ĝis 2004, Kaljulaid unue funkciis kiel estro de la kontada fako de la elektrocentralo "Iru" kaj poste kiel CEO [6]. Ŝi estas la unua virino kiu administris elektrocentralon en Estonio [1]. De 2002, ŝi prezentis posemajnan tagmezan intervjuprogramon en la radiokanalo Radio Kuku [7].

En 2004, kiam Estonio aliĝis al la Eŭropa Unio, ŝi estis nomumita al la posteno de revizoro kaj reprezentanto de Estonio en la Eŭropa Revizora Kortumo [8]. De 2011 ĝis sia elekto al la prezidanteco, Kaljulaid funkciis kiel la prezidanto de la estraro de direktoroj de la Universitato de Tartu [9]. En la aŭtuno de 2011, la tiama ĉefministro Juhan Parts proponis nomumi Kaljulaid al la pozicio de prezidanto de la partio Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio (IRL) [10]. Fine, la ideo ne realiĝis.

La estona prezidant-elekto[redakti | redakti fonton]

Neniu el la originaj prezidentaj kandidatoj, inkluzive de eksa ministro pri eksteraj aferoj Marina Kaljurand kaj eksa ĉefministro Siim Kallas, gajnis la postulatan plimulton en la elektoj okazigitaj en aŭgusto kaj septembro 2016. Post tri voĉdonoj antaŭ la parlamento kaj du voĉdonoj antaŭ la asembleo de balotantoj, neniu konsentita prezidenta kandidato estis trovita. Kaljulaid estis prezentita kiel kandidato post la oferto de la Prezidanto de la Estona Parlamento kaj ŝia konsento al la kandidateco. La 27-an de septembro, la membroj de la Elekta Konsilio proponis Kaljulaid al la Parlamento kiel kandidato por la posteno de Prezidanto. Por ke ŝia kandidatiĝo al la prezidanteco de Estonio estu aprobita, ŝi bezonis 68 el la 101 voĉoj de la membroj de la Estona Parlamento. La 30-an de septembro 90 parlamentanoj esprimis subtenon al ŝia kandidateco. La 3-an de oktobro ŝi estis elektita per la voĉoj de 81 parlamentanoj sen kontraŭoj kaj 17 sindetenoj [11][12]. Ŝi ĵuris kiel prezidanto kaj ekoficis la 10-an de oktobro 2016 [13]. Ŝia mandato finiĝis en oktobro 2021.

Opinioj[redakti | redakti fonton]

Kaljulaid sin difinis kiel "konservativa - liberala" [14]. Ŝi havas liberalajn opiniojn pri sociaj aferoj kiel GLAT-rajtoj kaj enmigrado [15]. Ŝi ofte publikigas opiniartikolojn en estonaj amaskomunikiloj. De 2001 ĝis 2004 Kaljulaid estis membro de la partio Pro Patria Unio (kiu kunfandiĝis al la IRL- partio), sed ŝi preferis ne kandidatiĝi en la baloto de 2001 [16] Kun sia nomumo al la Eŭropa Revizora kortumo en 2004, ŝi retiriĝis de la partio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Former European auditor Kersti Kaljulaid elected president of Estonia Estonian World, 2 October 2016. Retrieved 3 October 2016.
  2. Tallinna Mustamäe Gümnaasiumi vilistlased (in Estonian). Retrieved 30 September 2016.
  3. Kaljulaid, K. (1986) Vainurästa (Turdus ilacius) pesitsusbioloogiast Eestis. In: Eesti NSV Õpilaste Teadusliku Ühingu VI teaduskonverentsi teesid, Tallinn, p. 24 (in Estonian)
  4. Kersti Kaljulaid – elu Euroopas, kodu Eestis – Elustiil, Postimees.ee. Arkivita el la originalo je 3 October 2016. Alirita 1 August 2022. Arkivigite je 2016-10-03 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Kersti Kaljulaid. "The improvement of the management system of state-founded foundations" in ETIS, the Database of Estonian Science (in Estonian) Accessed on 30 September 2016.
  6. ETIS (estone)
  7. Eurominutid. Postimees. Retrieved 28 September 2016.
  8. Kes on Kersti Kaljulaid? Arkivigite je 2016-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Postimees, 27 September 2016 (in Estonian). Retrieved 30 September 2016.
  9. Tartu Ülikooli nõukogu esimeheks sai Kersti Kaljulaid Arkivigite je 2018-08-24 per la retarkivo Wayback Machine, University of Tartu's press release, 2011 (in Estonian). Retrieved 30 September 2016.
  10. Estonian Business Register[rompita ligilo] (in Estonian)
  11. Kersti Kaljulaid sai 81 häälega uueks Eesti presidendiks ERR, 3 October 2016 (in Estonian). Retrieved 3 October 2016
  12. "Estonia's parliament elects country's first female president", Reuters, 3 October 2016.
  13. Estonia elects EU accountant Kersti Kaljulaid as first woman president
  14. Otti Eylandt, Kersti Kaljulaid: inimestega tuleb rääkida – igal pool toimib Eesti Päevaleht, 29 September 2016 (in Estonian). Retrieved 30 September 2016.
  15. Kersti Kaljulaid: pagulasküsimuses on vaja julgust nagu iseseisvuse taastamise ajal. Postimees, 9 September 2015 (in Estonian). Retrieved 3 August 2021.
  16. Kes on Kersti Kaljulaid?, (estone)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]