Kimi Ga Jo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kimi Ga Yo)
君が代
Kimi Ga Jo
Via Regado
“君が代”
nacia himno
lando  Japanio
kantoteksto Ŭaka poemo
ekde 1999
muzika ekzemplo
"Kimi Ga Jo"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Sazare Iŝi (細石), roko el ŝtonoj en la sanktejo Ŝimogamo

Kimi Ga Jo (japane  (きみ) (), "Via Regado") estas la nacia himno de Japanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teksto de Kimi Ga Jo venas el utao de la 12-a jc, Heian-epoko kaj estas la plej malnova himno de la mondo. Por ĝi verkis por tradiciaj muzikiloj Hajaŝi Hiromori kaj ĝi iĝis en 1876 kutima nacia himno.

Dum la Dua Mondmilito la himno iĝis simbolo de la tiutempe naciisma kaj imperiisma japana ŝtato. Tial post la jaro 1945 inter la civitanoj de Japanio ekestis longa konflikto pri la demando, ĉu pluuzi la himnon kiel nacia simbolo. Aparte la sindikato de instruistoj dum multaj jaroj rifuzis kanti la himnon okaze de la hisado de la flago de Japanio kadre de la celebraĵo je komenco de la lerneja jaro, kutima en ĉiu japanaj lernejoj. Konservativaj japanaj ŝtatreprezentantoj tial akuzis la sindikaton esti ekstremisme maldekstra. Nur en 1999, "Juro pri la Naciaj Flago kaj Himno" (re)oficialigis la kanton Nacia Himno, kaj la flagon Hinomaru nacia flago de Japanio. Koresponde al la antaŭaj protestoj, ankaŭ nun multaj instruistoj protestis; ili estis admone atentigitaj, ricevis malpli da salajro kaj iuj eĉ estis maldungitaj.

Teksto kaj traduko[redakti | redakti fonton]

Japana originalo Hepburn-transkribo Esperanta transkribo Esperanta traduko Poezia traduko de K. Ossaka [1]
君が代は Kimi ga yo wa Kimi ga jo ŭa Via regado daŭru Daŭru longe lia tron'!
千代に Chiyo ni, Ĉijo ni, Mil generaciojn, Ĝi eterne glora restos,
八千代に Yachiyo ni, Jaĉijo ni, Okmil generaciojn, Ĝis el ŝton' kreskos jen
細石の Sazare ishi no Sazare iŝi no Ĝis el ŝtono Forta roko por la ben' —
巌となりて Iwao to narite Iŭao to narite Iĝos rokego Verda ĝin
苔の生すまで Koke no musu made. Koke no musu made. Kaj musko kovros ĝin. musko vestos.
  • Noto: 君が代 (Kimi ga jo) estas tradukebla "Via regado" laŭ Japanalingvismo en Heian-epoko, tamen ankaŭ tradukebla "Via vivo". Ne ekzistas oficiala interpreto pri la teksto.

Muziko[redakti | redakti fonton]

La melodio nun uzata estis aprobita en 1880, komponita de Joŝiisa Oku kaj Akimori Hajaŝi kaj reviziita de Hiromori Hajaŝi; ĝi estas bazita sur tradicia japana kortega muziko, kun Eŭropaj influoj.

Notoj de Kimi ga jo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]