Kokopelli (asocio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri asocio. Por informoj pri dio, vidu la artikolon Kokopelli.
Kokopelli
emblemo
community seed bank • volontula asocio
Komenco 1999 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Le Mas-d'Azil
Agareo

seed saving

Ĉefestro(j) Ananda Guillet vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Kokopelli estas franca asocio, kiu proponas semojn devenantajn de ekologia kaj biodinamika agrikulturo. Ĝi estis kreita en 1999[1].

Ĝi proponas nun (nombroj de 2007) 550 variojn de tomatoj, 300 variojn de pimentoj, 130 variojn de laktukoj, 150 variojn de kukurboj, 50 variojn de melongenoj, ktp.

Sekve de novaj leĝaj dispozicioj, ĝi postvenis post "Terre de Semences", kiu aktivis ekde 1994 por konservi la seman kaj legoman biodiversecon.

Kokopelli estas ano de "Réseau Semences paysannes" (Reto de kamparaj semoj), konsistanta el kamparaj naciaj organizoj kaj de ekologia agrikulturo, el fakaj organizoj, el kamparanoj, el semaj aŭ arbidejaj, el disvolvigaj asocioj kaj el asocioj por la konservado de la biodiverseco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Situanta en Alès, en la departemento Gard, tiu asocio kiu havas 5 000 anojn (nombroj de 2007) proponas al amatoraj aŭ profesiaj ĝardenistoj pli ol 2 000 variojn de semoj de legomplantoj por kultivado kaj antaŭŝirmado kontraŭ la malapero (semoj de multaj malnovaj varioj).

La asocio batalas kaj agas tre konkrete por :

  • kontribui al la vivteno de la tera biodiverseco,
  • havebligi al eŭropaj ĝardenistoj malnovajn variojn de plantoj kaj aparte de legomplantoj, fariĝintaj maloftaj,
  • redoni tradiciajn semojn al kamparanoj de la Tria mondo (Barato, ktp.),
  • favori la naskiĝon de kamparanaj retoj por savi la kultivadon de malnovaj varioj kaj de tradiciaj semoj en la Tria mondo,
  • starigi centrojn de genetikaj riĉofontoj en la Tria mondo,
  • pluteni la ekziston de ne-GMO-aj (Genetike Modifitaj Organismoj) semoj kaj de kamparana agrikulturo.

La asocio, estrata de Jean-Marc Guillet, Dominique Guillet kaj Raoul Jacquin, estas notinde subtenata de Pierre Rabhi (vic-prezidanto de la asocio), Jean-Pierre Berlan (ekonomikisto kaj iama esplor-direktoro INRA), Jean-Louis Gueydon de Dives (Fondation pour une Terre humaine), Maurice Chaudière kaj Isabelle Susini (Fondation Patagonia)[2].

Justico[redakti | redakti fonton]

En 2003 kaj 2004 la fraŭdpuna servo protokolis pri fraŭda vendo de varioj ne registritaj en la oficiala katalogo kaj pri manko de vari-noma markado[3]. La asocio Kokopelli estis procesita por tiuj faktoj, la Groupement national interprofessionnel des semences et plants (GNIS) (eo: Nacia interprofesia arigo de la semoj kaj plantidoj) kaj la Fédération nationale des professionnels de semences potagères et florales (FNPSP) (eo: Nacia federacio de la profesiistoj de floraj kaj legomaj semoj) agis kiel civila partio.

Aliflanke, la 9-an de Decembro 2005, la semproduktisto Baumaŭ procesis kontraŭ la asocio Kokopelli por nelaŭleĝa konkurenco.

Pozicio de la asocio Kokopelli[redakti | redakti fonton]

La asocio Kokopelli depostulas kaj defendas la rajton de la naskiĝontaj generacioj elekti siajn nutraĵojn, liberigante la semojn.

Reage al tiu proceso, Kokopelli, kiu komence ne estis komerca kompanio kaj kiu alvokiĝe celas kun siaj ĝardenistaj kaj instituciaj partneroj al vivteni la biodiversecon, kiel rekomendas la internaciaj instancoj, lanĉis publikan peticion, reasertante la ekologian direkton kaj la publikan intereson de sia ago, notinde por ŝirmi la estontecon.

La asocio opinias ke ĝi ne estis naskita por fariĝi kutima kliento de la tribunaloj kaj ke ĝia financado kaj ĝiaj fortoj devus esti dediĉitaj al la transigo de reproduktebla genetika riĉaĵo, pli riĉa ol la homaro heredis. Kokopelli opinias ke la semo estas necedebla heredaĵo de la tuta homaro kaj defendas genetike, teknike kaj biologie tiun heredaĵon, fakte farante mision de publika servo, kiu devus, laŭ ĝi, farata de la Ŝtato.

Ĝi apogas sin sur la eŭropa direktivo 98/95 rekomendanta la kreadon de listo por la konservado de la semoj en risko de genetika erozio, en kiu la enskribo devas esti libera, senpaga kaj nedeviga, kaj do bedaŭras la neagnoskon de ĝia rolo en la ŝirmado de la sema kaj legoma biodiverseco.

Proceso[redakti | redakti fonton]

En unua tempo, juĝo de la tribunalo de Alès en la 14-a de Marto 2006, senkulpigis la asocion ; sed la 22-an de Decembro 2006, la apelacia kortumo de Nîmes deklaris la prezidanton de la asocio, Dominique Guillet, kulpa laŭ protokolo de la fraŭdpuna servo, pro komercado de varisemoj ne permesitaj, en transpaŝo de la leĝaro kaj konsekvence kondamnis lin je 3 426 monpunoj po 5 eŭroj por ĉiu.

Decidante pri la civilaj interesoj, la kortumo deklaris akceptebla la konsistigon de civila partio de "Groupement national interprofessionnel des semences et plants" (GNIS) kaj de la "Fédération nationale des professionnels de semences potagères et florales" (FNPSP) kaj kondamnis Dominique Guillet pagi 1 simbolan eŭron plendopostulitan de ĉiu el ili pro damaĝoj ripare de la malprofito okazinta al ili pro la komercado de nelaŭleĝaj semoj.

En Februaro 2008, ĝi estis kondamnita pagi 12 000 eŭrojn al semprodukta kompanio Baumaŭ et 23 000 eŭrojn al la Ŝtato kaj al la FNPSP[4], [5]. La politika movado Cap21 subtenas la asocion Kokopelli[6].

Gazetarsciigo estis skribita en la e-loĝejo Tela Botanica, la 23-an de Januaro 2007, de membro de GNIS por pravigi la ekpersekuton kontraŭ la asocion. Laŭ li, Kokopelli ne konservas la biodiversecon, sed pliĝuste tre kontraŭas[7].

La Legomĝardeno de la reĝo[redakti | redakti fonton]

La 7-an de Januaro 2009, Dominique Guillet, prezidanto de la asocio Kokopelli, asertas, en la dua paragrafo de artikolo legebla en pluraj retaj kaj blogaj e-loĝejoj, ke la ministrejo de Agrikulturo (Francio) estus, laŭ li, malpermesita al la Legomĝardeno de la Reĝo (Kastelo de Versailles) mendi semojn al Kokopelli (Tion ili faris de tre multaj jaroj)}}[8].

Tiu aserto de la prezidanto de Kokopelli estis forte malkonfirmita, du semajnojn poste, per gazetarsciigo de Antoine Jacobsohn[9], direktoro de la Legomĝardeno de la Reĝo, kiu indikas ke, se la Legomĝardeno de la Reĝo ĉesis mendi semojn al la asocio Kokopelli  , li konas neniun malpermeson, kiu estus estinta sendita al la Legomĝardeno de la Reĝo, fare de la ministrejo pri Agrikulturo kaj Fiŝado, pri la semaĉetoj al iuj provizistoj, plie li konas neniun similan malpermeson, kiu povus estinta sendita al la ekologia sekcio kaj al la sekcio pri konstanta instruado de "École nationale supérieure du paysage" (Nacia Supera Lernejo pri pejzaĝo), lernejo, kiu kuratoras la Legomĝardenon de la Reĝo kaj rekte dependas de la ministrejo pri Agrikulturo kaj Fiŝado. Post indiko ke la Legomĝardeno de la Reĝo, per sia aĉetpolitiko, al diversaj  , de  , li konkludas, klare poziciante sin ekster la kontraŭaj pozicioj de la gravaj semistoj kia Monsanto kaj de militaj asocioj kia Kokopelli, opiniante ke :  .

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Semences de Kokopelli, manuel de production de semences et collection planétaire de variétés potagères, 9-a eldono: [1] Arkivigite je 2010-07-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • Revuo Kokopelli, un Joueur de Flûte Enchantée dans le Rêve de Gaïa n°2 automne 2009 : [2] Arkivigite je 2010-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Association Kokopelli pour la libération de la semence et de l'humus Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today, Journal officiel Associations n-ro 22 de la 29-a de majo 1999, anonco n-ro 38 (deklaro al la prefektejo de Ardèche la 28-an de Aprilo 1999).
  2. « Soutien de personnalités Arkivigite je 2010-05-26 per la retarkivo Wayback Machine », sur la retejo de asocio Kokopelli.
  3. La dekreto de la 16-a de Novembro 1932 (Oficiala Gazeto de la 19-a de Novembro 1932, p. 12006-12067) kreis « katalogon de la specioj kaj varioj de kultivataj plantoj kaj registron pri plantoj elektitaj por vasta kultivado ». Tiu dekreto, por la unua fojo, mencias la protektadon de la akiroj. Ĝi tekstas : « Art.12- la mencio “specio aŭ vario” enskribita en la registro de la elektitaj plantoj estas la ekskluziva posedaĵo de la kreinto de tiu novaĵo. Li ne povos citi ĝin nur post la definitiva enskribo. La komerco de la semoj, tuberoj, bulboj aŭ stikaĵoj necesigas la permeson de la kreinto. »
    La Dekreto 81-605 de la 18-a de Majo 1981 (OG de la 20-a de Majo 1981) klarigas ke : « La ministro pri agrikulturo vivtenas katalogon enhavantan la limigitan liston de la varioj aŭ variaj tipoj, kies semoj kaj plantoj povas esti "surmerkadigataj" sur la nacia teritorio. La enskribo sur la katalogo estas kondiĉata je tri kondiĉoj: la vario devas esti distingebla, stabila kaj sufiĉe komprenebla por homo. » Tiu dekreto estis « farita por la apliko de la leĝo de la 1-a de Aŭgusto 1905 pri la fraŭdoj kaj falsigoj rilataj al produktoj kaj servoj pri la komerco de semoj kaj plantidoj ».
  4. O. Frigout, « Kokopelli : David contre Goliath réécrit... Arkivigite je 2008-11-11 per la retarkivo Wayback Machine », sur Sciences et Nature, la 4-an de Februaro 2008.
  5. Verdikto de la Kasacia Kortumo de la 8-a de Januaro 2008, pri la kondamno por komercado de nepermesitaj semoj.
  6. « Cap21 subtenas la asocion Kokopelli Arkivigite je 2008-10-22 per la retarkivo Wayback Machine », gazetarsciigo, en la e-loĝejo de Cap21, 1-a de Februaro 2008.
  7. Jean Wohrer, « Malnovaj legomoj : leĝoj por protekti la konsumanton kaj la biodiversecon », gazetarsciigo responde al la argumentado de Kokopelli, en Tela Botanica, la 23-an de Januaro 2007.
  8. Dominique Guillet, « TGV : Terorismo je granda rapideco Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine », en la e-loĝejo de belga asocio La komenco de la fazeoloj ASBL, 8-a de Januaro 2009.
  9. Antoine Jacobsohn, « Ne, Kokopelli ne estas malpermesita en la Legomĝardeno de la Reĝo ! », en Tela Botanica, 22-a de Januaro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]