Kolumakcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumakcipitro
Kolumakcipitro
Kolumakcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. collaris
Accipiter collaris
(Sclater, 1860)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La KolumakcipitroDuonkoluma akcipitro estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Kutime nomata laŭ latina scienca nomo Accipiter collaris, ĝi estas la frata specio de la Superokula akcipitro ("A." superciliosus). Tiu lasta estas la ununura specio de la genro Accipiter jam studita kiu havas grandan prokorakoidan foramenon. La superspecio collaris-superciliosus diferenciĝas ankaŭ el tipaj akcipitroj en aliaj partoj de ties anatomio kaj sekvenco de DNA. Sekve, la malnova genro Hieraspiza povus esti taŭga por ili.

Ĝi troviĝas en Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo.

Temas pri specio kun malhelgrizaj (ardezgrizaj) al nigrecaj krono, supra nuko kaj supraj partoj, per malhela sekvo interrompita ĉe malantaŭa nuko (kolo) hela kun fajna malhela strieco, kio nomigas la specion. La vizaĝo estas malhela kun flavaj vaksaĵo kaj irisoj. La subaj partoj estas blankaj kun nigreca tre markata horizontala larĝa strieco. La kruroj estas flavaj.

La junuloj estas malhelbrunaj kun pli malpli sama bildo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]