Komitato por la nuligo de la ŝuldo de la tria mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komitato por la nuligo de la ŝuldo de la tria mondo
organizaĵo
Komenco 15-a de marto 1990 vd
Sidejo Lieĝo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Fondita en Belgio la 15-an de marto 1990 de Éric Toussaint, la Komitato por la nuligo de la ŝuldo de la tria mondo (fr: Comité pour l'annulation de la dette du tiers monde aŭ CADTM) estas internacia reto konsistanta el membroj kaj lokaj komitatoj en Eŭropo, en Afriko, en Latin-Ameriko kaj en Azio. Ĝi agas kunordige kun aliaj organizaĵoj kaj movadoj luktantaj laŭ la sama perspektivo (Jubilé Sud kaj aliaj kampanoj agantaj por la nuligo de ŝuldo de la tria mondo kaj la ĉesigo de la politikoj por struktura alĝustigo). Ĝia ĉefa laboro : la kreado de radikalaj alternativoj celantaj la universalan kontentigon de la bezonoj, de la liberecoj kaj de la fundamentaj homrajtoj.

La CADTM starigis al si kvar ĉefajn komisiojn :

  • Proponi profundan analizon de la originoj kaj konsekvencoj de la ŝuldo de la tria mondo kaj de la teknikaj kaj politikaj eblecoj por ĝia nuligo
  • Ellabori alternativojn por financi la homan disvolviĝon kaj por radikale transformi la internacian institucian kaj financan arkitekturon
  • Difini la ŝtupojn por starigi universalan garantion de la fundamentaj rajtoj
  • Plifortigi la sociajn movadojn kaj la civitanajn retoj je nacia kaj internacia niveloj kaj alparoli la politikajn delegitoj je ĉiu nivelo.

CADTM estas fondinta membro de Monda Socia Forumo kaj apartenas al ties organiza instanco la Internacia Konsilio.

Éric Toussaint reprezentis CADTM en la Komisiono por la kompleta aŭdito de la publika kredito (fr: Commission d'audit intégral du crédit public aŭ CAIC) starigita de Rafael Correa en Ekvadoro (Julion 2007).

CADTM partoprenis en la mondaj laboroj por la agnosko de la ekologia ŝuldo.

Forta pro sia analizo de la mekanismoj de la ŝuldiĝo de la sudaj Ŝtatoj, CADTM-Eŭropo staras antaŭpinte de la socia kontestado kaj de la propono de alternativoj (el kiuj la aŭdito de la publika ŝuldo de la eŭropaj Ŝtatoj) fronte al la krizo de la eŭropa ŝuldo.

La verkoj de CADTM (tradukitaj en multaj lingvoj) estas de multaj jaroj referencoj por la studentoj, batalantoj kaj universitatanoj.

Referencaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Fondintaj dokumentoj
    • Ça suffat comme ci !, alvoko de la Bastilo por la nuligo de la ŝuldo de la tria mondo (Parizo, 1989) lanĉita de la verkisto Gilles Perrault kaj de la kantisto Renaud.
    • Politika ĉarto de CADTM Internacia adoptita en Belém en Januaro 2009
    • Funkcia ĉarto de CADTM Internacia adoptita en Belém en Januaro 2009
  • Referencaj dokumentoj
    • Monda alvoko kontraŭ la politikoj de la institucioj de Bretton Woods Monda Banko, IMF, MOK : Sufiĉas ! (Brukselo, 1994)
    • "Por alia monda pintkonferenco : la aliaj voĉoj de la planedo" (Brukselo, 18-an de Marto 1995)
    • Internacia platformo ATTAC (Parizo, Decembro 1998)
    • Kontraŭ la diktaturo de la merkatoj : alia mondo eblas (Parizo – Saint Denis, Junio 1999)
    • Alvoko de Bangkok (Bangkok, Februaro 2000)
    • Alvoko de Amsterdamo por la nuligo de la ŝuldo (Amsterdamo, Aprilo 2000)
    • Alvoko de Ĝenevo (Ĝenevo, Junio 2000)

Publikigoj[redakti | redakti fonton]

Kvaronjara gazeto[redakti | redakti fonton]

CADTM eldonas revuon titolitan La aliaj voĉoj de la planedo (fr: Les autres voix de la planète), kiu proponas kvarfoje jare, artikolarojn kaj artikolojn pri la temoj prilaborataj de CADTM kaj informas pri la novaĵoj de la ŝuldo, de la alimondisma movado kaj pri la gravaj internaciaj aginstigoj. La kvardeko da paĝoj, kiujn ĉiu numero enhavas, dividiĝas en diversaj rubrikoj (fundamentaj artikoloj, artikolaroj, intervjuoj, mallongaĵoj, informoj de la internacia reto CADTM, legnotoj, agendo...) kaj prezentas al siaj legantoj en ĉiu kvaronjaro originalan rigardon al la mondo.

Libroj kaj broŝuroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj verkoj de CADTM:

  • La manifestoj de la eblecoj. CADTM kore de la alimondisma movado; CADTM-eldonejo Syllepse; 2003
  • La financo kontraŭ la popoloj. La borso/monujo (fr: bourse) aŭ la vivo; Eric Toussaint; CADTM-Syllepse; 2004
  • La internacoa juro, luktilo? Por justico je la servo de la popoloj ; CADTM-Syllepse; 2004
  • Afriko sen ŝuldo; Damien Millet; CADTM-Syllepse; 2005
  • Monda Banko, konstanta ŝtatperforto. La kaŝita agendo de la interkonsento de Vaŝingtono; Eric Toussaint; CADTM-Syllepse; 2006
  • La krimoj de la ŝuldo CADTM; CADTM-Syllepse; 2007
  • Kampanje kontraŭ la ŝuldo; CADTM; CADTM-Syllepse; 2007
  • Banko de la sudo kaj nova internacia krizo; Eric Toussaint; CADTM-Syllepse; 2008
  • 60 Demandoj - 60 Respondoj pri la ŝuldo, la IMF kaj la Monda Banko; Damien Millet/Eric Toussaint; CADTM/Syllepse; 2008
  • La krizo, kiuj krizoj ? Damien Millet/Eric Toussaint; eldonejo Aden-CADTM-Cetim ; 2009
  • Rigardo al la malantaŭvidilo. La novliberala ideologio de la origino ĝis hodiaŭ; Eric Toussaint; Edition du Cerisier; 2010
  • La ŝuldo aŭ la vivo; verko kunordigita de Eric Toussaint kaj Damien Millet; eldonejo Aden-CADTM; 2011

La broŝuroj:

  • Al kiuj profitas ĉiuj riĉaĵoj de la kongolaj popoloj? Por aŭdito de la kongola ŝuldo; CADTM; 2007
  • Efektiveco de la homrajtoj: stato, progresoj, perspektivoj; CADTM; 2008
  • La nombroj de la ŝuldo 2009; CADTM; 2009
  • La nuligo de la ŝuldo de la tria mondo; CRISP; 2010


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]