Konstanteno Afrikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanteno Afrikano
Konstanteno Afrikano dum urinanalizo.
Konstanteno Afrikano dum urinanalizo.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1049 (1049-11-30)
en Carthage
Morto 30-an de novembro 1086 (1086-11-30) (37-jaraĝa)
en Montokasino
Lingvoj latinaaraba
Okupo
Okupo kuracistotradukistoverkistomonaĥo
Verkoj Liber Pantegni
De Gradibus
Universal and Particular Diets
vdr

Konstanteno Afrikano (en latina: Constantinus Africanus; en araba: قسطنطين الإفريقي; naskiĝinta en KartagoKajruano inter 1010 kaj 1020, mortinta en Montekasino ĉ. 1087 en la 22-a de decembro) estis tuniza scienculo pri medicino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li vojaĝis en la tuta regiono de Mediteraneo kaj Proksima Oriento. Liaj studoj pri moderna araba medicino lernigis al li multo da novaj aferoj kaj post reveno al Kartago ĵaluzaj kolegoj imputis al li eĉ magiajn praktikojn. Sekve li ĝojis pri vokiĝo kiel sekretario de imperiestro Konstanteno la 9-a al la vilaĝo Reggio apud Bizanco. Venis li en la 1075-a jaro al la altlernejo medicina de Salerno.

Poste li retiriĝis kiel laika frato je la benediktanoj de Montekasino kie li estis bibliotekisto kaj arkivisto; kun malfermitaj brakoj bonvenigis lin tie la klerita abato Dezidero, kiu poste iĝis papo.

Konstanteno Afrikano tradukis medicinajn fakverkojn el la araba lingvo en la latinan (ekz. de Hipokrato kaj Galeno) kaj konsidereblas unu el la unuaj perantoj de antikva scienco al mezepokuloj. Lia ĉefverko estis Liber Pantegni, traduko de Khitaab el Maleki de al-Razio, kiun li dediĉis al abato Dezidero. En la restintaj verkoj por fakfilologoj ofte malklaras kio estas origine de li kaj kio ne. Tamen multaj postaj profesoroj salernaj de la 12-a jarcento konsideris Constantinus Africanus sia majstro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walsh, James Joseph. "Constantine Africanus." Ĉe: The Catholic Encyclopedia. Volumo 4. New York: Robert Appleton Company, 1908. (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]