Kornel Abel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loĝdomo de Abel je Weimar
Stumbliga ŝtoneto por la edzino de Abel, Freiherr-vom-Stein-Allee 10, Vajmaro

Kornel ABEL (naskiĝinta Cornelius Eugen Maria Abeles la 1-an de aŭgusto 1881 en Pötzleinsdorf, tiam Malsupra Aŭstrio, mortinta post la 1-a de februaro 1940) estis elstara oficiro de la komuna taĉmentaro de la Aŭstria-hungara armeo kaj aŭtoro de la membiografia romano Karst. Ein Buch vom Isonzo, kie li raportis pri la travivaĵoj dum la bataloj de Isonzo. Li regis la lingvojn germanan, ĉeĥan, francan, hungaran, italan kaj polan.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Origino kaj trejniĝo oficira[redakti | redakti fonton]

Li estis la dek unua infano de Emanuel Abeles (1830-1884) el Liberec kaj de ties dua edzino Franciska Maria Löwy (1842-1898). La familia nomo de la el juda familio originanta Abel ŝanĝiĝis en 1883. Post la morto de la patro en 1884 la patrino konvertiĝis kun siaj infanoj je katolikismo. Post lernejfrekvento (kie li tre ŝatis violonludadon, skermadon kaj remadon) Abel iĝis infanteri-kadeto en septembro 1897 ĉe Stiftskaserne en Vieno kiu translokigits en 1898 al Breitenseer-kazerno. Post la morto de la patrino en 1898 lia onklo Lajos Hevesi, konata kritikisto kaj kunfondinto de la Viena Secesio, ekkuratoris por Kornel. En 1901 Abel kun laŭdego finis la trejniĝaron. Poste li iĝis rekrutpreparisto ĉe la Moravia ĉasistobataliono nr. 25 kaj instruisto ĉe la suboficirlernejo en Welyki Mosty (Lviva provinco). En 1902 Abel promociiĝis leŭtenanto kaj eniris la tiean rekognoskan/skoltadan sekcion kiun li ekestris jam en 1903.

En 1904 Abel iris kiel stacia kaj ekonomia oficiro al la armea hospitalo de Welyki Mosty kaj studis poste de septembro 1906 ĝis 1909 ĉe la Imperiestra kaj reĝa militlernejo en Mauer (Liesing). Poste oni promociis lin al supera leŭtenanteco kaj vokis lin kiel instruiston ĉe la Malsuperan realan armelernejon en Straß (Stirio). Pli malfrue li lernigadis la lingvojn germanan kaj francan kaj historion ĉe la Malsuperan realisman armelernejon en Kőszeg.

Je la fino de 1912 Abel iĝis kompanikomandanto ĉe la galicia infanteriregimento Gustav V. König der Schweden, der Goten und Wenden nr. 10, kie li estis ankaŭ batalionarmiloficiro kaj pafinstruisto por oficiroj. En 1913 li iĝis konceptoficiro en la 16-a korpusa komandejo je Dubrovnik. Tie li verkis la novelon Ivo Pian kaj la manuskriptojn Die Ausmusterung, Geburtstagsfeier auf dem Adamello kaj Die große Schweigerin; ili troviĝis nur hazarde en 1970 inter liaj postlasitaĵoj en Lepsiko.

Unua mondmilito kaj partopreno ĉe la Bataloj ĉe Isonzo[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la Unua mondmilito Abel vunditis dufoje kiel kompaniĉefo de la infanteri-regimento nr. 10 ĉe la fronto serbia. Post ekdeĵoro kiel staboficiro li promociiĝis kolonelo. En 1915 li iĝis oficiro en la generalstabo ĉe la grupa komandejo de la Unua infanteridivizio kaj tiufunkcie li ĉeestis inter la 23-a de junio kaj la 3-a de novembro 1915 ĉe tri unuaj bataloj ĉe Soĉa-rivero. Je la fino de 1915 li edzinigis en Vajmaro la turingianinon Esther Maria von den Velden, filino de la pentristo, genealogo kaj blazonfakulo Adolf Emil von den Velden. Ŝia patrino estis praidino de Johann Gottfried Schadow kiu ekz. estis kreinta en 1793 la kvadrigon ĉe Brandenburga pordego.

Dum la kvina Batalo je Soĉa-rivero li transprenis en marto 1916 la anstataŭon de la tuj post batalkomenco falinta batalionadjutanto. Dum la kvin bataltagoj lia taĉmento kaptis 561 italajn soldatojn. Por liaj meritoj kaj enĝaĝiĝado li plurfoje honoritis. Tuj post li oficiris en la generalstabo de la 17-a infanteribrigado en Doberdò del Lago partoprenonte ĝis novembro 1916 la sesan, sepan, okan kaj naŭan malamikajn interpuŝiĝojn. El taglibro de soldato oni informatas ke Abel tie ĉiutage inspektis la fronton kaj taksitis severa sed korekta kaj justa superulo. Fine de 1916 Abel iĝis estro de filio de la armekomandejo viena. Tiun ĉi postenon li plenumis ĝis la 28.1.1910. En la 23.3.1918 li dekoraciitis per la kavalirkruco de la Francisko-Jozefo-ordeno. Post promociiĝo je majoreco en la 1.5.1920 li laboris kiel likvidigisto ĉe la armekomandejo kaj petis pri daŭrigo de soldata laboro ene de la armeo de la Unua respubliko Aŭstrio. Malgraŭ pozitiva dungodecido kiel batalionkomandanto kaj grupestro li retiriĝis jam en la 1.4.1921.

Post la milito; verkisteco[redakti | redakti fonton]

Post pensiuliĝo li iĝis en 1925 honorofica afergvidanto de Österreich-Deutscher Volksbund kies estro iĝis en la 12.3.1938 post Anschluss urbestro de Vieno. En 1934 aperis ĉe Pustet-eldonejo en Salzburg[1] la unua eldono de lia verko Karst. Ein Buch vom Isonzo (kun antaŭparolo de Bruno Behm[2]) kie legeblas pri la militaj travivaĵoj ĉe Soĉa-rivero. Post publikigo de italen tradukita versio en 1935 aperis en 1936 jam la tria eldono de la germanlingva originalo. La iama generalo kaj armehistoriisto Edmund Glaise-Horstenau menciis la verkon de Abel en sia gravega verko Österreich-Ungarns letzter Krieg taksante la tuton beletraĵo de kontentiga aŭtentikeco.[3] Lokoj priskribitaj de Abel eĉ hodiaŭ troviĝas ennature kaj la intrigo-sinsekvo en arkivoj kontroleblas. Interesege estas ankaŭ dialogoj kiuj faratas en diversaj lingvoj/dialektoj de la multetnia armeo de Aŭstrio-Hungario. En la itala eldono de 1935 Renzo Segàla substrekis ke Abel ne silentigas la kuraĝon de italaj soldatoj konsiderante la tuton historia kaj literatura verko de granda valoro. La samo legeblas ĉe Kleines österreichisches Kulturlexikon de 1948 (p. 531). Abel ankaŭ skribis pri la problemo de dizertado kaj la psikaj malsanoj de gase handikapitaj.

Post kiam Abel forlasis en 1939 kun la edzino Vienon ili iris Vajmaron. Abel ankaŭ verkis poemon por Jürgen Koch, la en 1935 naskiĝinta filo de la dentisto kaj NSDAP-ano Werner Koch kaj de ties edzino Leny Koch, kiuj loĝis en la tria etaĝo de la vajmara domo. Jürgen buŝe raportis en la 2010-aj jaroj pri memoroj pri kontaktoj kun la Abel-oj. Lia lasta (laŭ la juda centralarkivo) oficiala vivosigno estis letero adresita al la soldatprovizada oficejo en Vieno de la 2.2.1940 kun indiko de nova kontonumero kaj anonco de forvojaĝo. La loĝejo vajmara intertempe ludonitis al aliaj kiuj estis denuncemuloj. Lia edzino memmortigis sin en la 3.4.1942 pro minacanta deportacio en koncentrejon. En Vajmaro metitis en aŭtuno 2015 stumbliga ŝtoneto pri la familianoj de la edzino de Abel.[4] Ekzistas laŭ Marchart ankaŭ la teorio ke Abel laboris kelke da tempo en speciala servo germana pri Eosta Eŭropo antaŭ transkuro je la britoj.[5] Abel eble vizitis ankoraŭ en novembro 1948 Leny Koch en Vajmaro.

Verkoj (kun tradukoj)[redakti | redakti fonton]

  • Karst: Ein Buch vom Isonzo, Verlag Anton Pustet, Salzburg 1934 (aliaj eldonoj 1935 kaj 1936)
  • Carso (tradukis en la italan Renzo Segàla), eldonejo A. Cortinelli, Mediolano 1935.
  • Carso (tradukis en la italan Nada Carli), Nordpress, Ed. Chiari (Bs) 2001.
  • Kras knjiga o Soči (slovenen tradukis Mitja Slane), RAT-SLOGA 2008.[6]
  • Karst ein Buch vom Isonzo, RAT-SLOGA PromoSKulturE, Doberdob 2009.
  • A Karszt. Egy könyv az Isonzóról (tradukis hungaren Bence Lajos), Zrinyi Kiadó, 2015.
  • Abel, Kornel: Feuilletons und wöchentliche Beiträge, 1934/1938, - 25 Bl., -Tagblattarchiv, TP-000428, Wienbibliothek (en la viena urbodomo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Marchhart kaj Dario Frandolic: Kornel Abel geehrt, verfolgt, vergessen ... eine Spurensuche, memeldono Innsbruck kaj Doberdo 2015, ISBN 978-3-9503969-0-4
  • Dario Frandolič, Helmut Marchhart: "Jaz odpotujem 8. Februarja za dolgo časa… O avstro-ogrskem majorju in pisatelju Kornelu Abelu", ĉe: NA FRONTI, Stevilka 7/marto 2012, p. 72-75.
  • Robert Scheuben und Helmut Marchhart: Kornel Abel, Ivo Pian - Eine Geschichte aus Ragusa, Entenpress Literaturverlag 2019, ISBN 978-3-937416-68-7
  • Lechners Literaturgeschichte des deutschen Sprachraums, 1956 (represite en 1995, ISBN 3-85049-666-X), p. 401

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verlag Anton Pustet. Ĉe: Österreichische Verlagsgeschichte 1918–1938
  2. Laŭ Brehm Abel skribis por ĉiuj mutigitaj kaj silentemaj pro agnoskita nesenchavo de tiu ĉi milito.
  3. Glaise-Horstenau E.: Österreich-Ungarns letzter Krieg, vol. 4, p. 184, piednoto 1
  4. Thüringer Landeszeitung, 5.10.2015, ZAWE3
  5. Marchart 2015, p. 58ss.
  6. Kras, knjiga o Soči (Guglo-libroj)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kornel Abel en la germana Vikipedio.