Krzysztof Wielicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krzysztof Wielicki
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1950 (1950-01-05) (74-jaraĝa)
en Szklarka Przygodzicka
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Wrocław University of Science and Technology
Okupo
Okupo montgrimpanto
vdr

Krzysztof Jerzy Wielicki (naskiĝis la 5-an de januaro 1950 en Szklarka, apud Ostrzeszów) – pola montogrimpisto en Tatroj, alpinisto kaj himalajisto. La kvina homo sur la Tero, kiu gajnis Kronon de Himalajo kaj Karakorumo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel skolto jam komencis sian migradon kaj la hobion daŭrigis dum studado. En Asocio de Polaj Studentoj estis ĉefo de Turisma Komisiono ĉe Elektronika Fakultato de Teknika Universitato en Vroclavo. Unuan grimpadon partoprenis maje 1970 al Sokoliki (nun apudlima vilaĝo en Ukrainio). Februare 1972 partoprenis someran kurson kaj vintran tendaron, kies gvidantino estis Wanda Rutkiewicz.

Somere 1973 dum tendaro en Dolomitoj notis la unuajn eksterlandajn sukcesojn. Poste partoprenis montogrimpadon al montoj de Kaŭkazio, Hindukuŝo kaj Pamiro.

La 17-an de februaro 1980 kiel membro de nacia teamo al Everesto sub gvidado de Andrzej Zawada, kune kun Leszk Cichy atingis la montopinton dum vintra eniro. Tio estis sukceso de la pola himalajismo, kiun komence dubis Reinhold Messner.

Krzysztof Wielicki krom Everesto estas ankoraŭ la unua vintra konkeristo de Kangchenjunga kaj Lhotse. Sur Lhotse ekstaris sole dum silvestra nokto en korseto, kiun portis post damaĝo de spino. Sur Broad Peak „enkuris” solule dum unu tago (la unua en la mondo eniro de la bazo al la montopinto 8 mil metrojn alta dum unu diurno). Sur Dhaulagiri (dum 16 horoj) kaj Ŝiŝapangma grimpis sola, montrante novajn vojojn. Neniu ankaŭ akompanis al li dum la grimpado al Gaŝerbrum 2. Atestantoj de sola grimpo al Nanga Parbat, unu el la plej grandaj muroj de la Tero, estis nur pakistanaj paŝtistoj rigardantaj lian bravaĵon de malproksimaj herbejoj. Li partoprenis kelkajn ekspediciojn sur K2. Nur dum la kvara, somere 1996, la persisto estis rekompencita – eniris la pinton nomatan Norda Kolono kun du italaj alpinistoj.

En 2000 estis honorigita per premio Explorer (moto: „Explorare Ausis” – „Al tiuj, kiuj kuraĝas malkovri”) dum Explorers Festival en Lodzo. Krzysztof Wielicki estas membro de The Explorers Club. En 2001 preskaŭ centjara asocio premiis la alpiniston, kiel la unuan polon, per la prestiĝa Lowell Thomas Award.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]