Gundlaĉa akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kuba akcipitro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gundlaĉa akcipitro
Gundlaĉa akcipitro
Gundlaĉa akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. gundlachi
Accipiter gundlachi
(Lawrence, 1860)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gundlaĉa akcipitroKuba akcipitro (Accipiter gundlachi) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas endemia de Kubo.

Ties natura habitato estas kaj sekaj arbaroj kaj malaltateraj arbaroj. Ĝi estas minacata kaj endanĝerita je formorto pro habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri bela rabobirdo, simila al Kupera akcipitro (Accipiter cooperii), kvankam iom pli granda, intermeza inter tiu kaj la Akcipitro (Accipiter gentilis). Ties malhelgrizaj flugiloj, relative mallongaj kaj rondoformaj, kaj ties longa vosto, kune kun duokula vidkapablo, permesas tiun rabobirdon manovri inter la vegetaĵaro ege lerte. La ino estas multe pli granda ol la masklo. La subaj partoj estas ruĝecbrunaj iom striecaj, sed la subpugo estas blanka. La beko estas malhelgriza kaj la kruroj flavecaj.

Natura historio[redakti | redakti fonton]

Ili predas ĉefe birdoj, sed ankaŭ grandan nombron de roduloj, multaj el kiuj kaŭzas enorman damaĝon al la kamparanoj, kaj tiele la akcipitro estas aprezata.

Ili pariĝas inter februaro kaj majo. La nesto ĝenerale estas konstruita ĉe la trunko kaj sub la pinto de granda arbo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Accipiter gundlachi :[1]

  • Accipiter gundlachi gundlachi – arbaroj de malaltaj teroj de okcidento kaj centro de Kubo.
  • Accipiter gundlachi wileyi - arbaroj de malaltaj teroj de oriento de Kubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]