Kuiroleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivoleo.

Kuiroleo estas oleo de vegetala deveno, aŭ pli rare de animala deveno, kiu kutime restas en likva stato je ĉambra temperaturo, povas esti konsumita de personoj kaj uzita en kuirarto.

Kelkaj el multaj tipoj de vegetalaj oleoj estas jenaj: el olivo, el palmo, el sojo, el kolzo, el kukurbosemo, el maizo, el sunfloro, el kartamo, el arakido, el vinbersemoj, el sezamo, el arganio, el rizo-ŝelo ktp. Ili estas uzitaj por kuriado kun aliaj manĝeblaj elementoj. Eblas uzi ankaŭ la majoritaton de tiuj oleoj ĉefe por kondimenti salatojn kaj prepari saŭcojn kaj spicaĵojn kiel ajloleo, majonezo, ktp.

De maldekstre dekstren: oleoj el sojfabo, el kolzo kaj el olivo.

En kuirarto, la ĝenerala termino «vegetala oleo» estas uzata por etikedi produkton komponitan de preciza oleo (kiel por ekzemplo tiu el kolzo) aŭ per mikso de variaj oleoj, ofte sur bazo de oleoj el palmo, maizo, sojo aŭ sunfloro.

Kuiroleoj povas esti aromigitaj metante en lli freŝajn herboj, pipron, ajlon kaj aliajn kondimentojn dum iom da tempo. Tamen, oni devas atenti kiam oni stokas aromigitajn oleojn por eviti la kreskon de Clostridium botulinum (nome la bakterio kiu produktas la toksinojn kiuj okazigas botulismon).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • O'Brien, R. D. (1998). Fats and Oils: Formulating and Processing for Applications. Lancaster (Pensilvania): Technomic Publishing Co., Inc.
  • Potter, N. N. y J. H. Hotchkiss (1995). Food Science - kvina eldono. Chapman & Hall. pp. 359-80, 402-7.