Kvena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kvena lingvo
kvääni
Parolata en Norvegio (malplimulta lingvo)
Denaskaj parolantoj 2 000 – 8 000 kvenoj (stato de 2005)[1]
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Finna
Kvena

Oficiala statuso
Reguligita de Q3422460
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 fi
  ISO 639-3 fkv
  SIL fkv
  Glottolog kven1236
Angla nomo Kven
Franca nomo kvène
Information icon.svg
vdr

La kvena lingvo estas lingvo el la finno-perma lingvaro parolata en norda Norvegio fare de la kvenoj. Pro politikaj kaj historiaj kialoj, ĝi ricevis la statuson de minoritata lingvo en 2005 kadre de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Lingvoscience, tamen, ĝi kalkuliĝas kiel reciproke komprenebla dialekto de la finna lingvo, kaj grupiĝas kune kun la dialektoj finne nomataj Peräpohjola kiel la tornival-finna lingvo, parolata en la valo de la rivero Tornio en Svedio.

Kontraŭe al populara kredo, la dialektoj parolataj de la kvenoj kaj kainuoj ne proksime rilatas. La kainua dialekto estas unu el la savoniaj dialektoj kiuj ekestis ekde la 16-a jarcento, kiam enmigrintoj de la historia provinco Savonio komencis ekloĝi en la norda, agrikulture nefekunda regiono Kainuu.

La kvena lingvo enprenis multajn pruntvortojn el la norvega lingvo, kiel ekzemple tyskäläinen (de la norvega vorto tysk, kiu signifas germana) anstataŭ la norma finna vorto saksalainen. La kvena lingvo ankaŭ uzas iujn malnovajn finnajn vortojn ne plu uzataj en Finnlando.

Oficiala statuso[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1860-aj jaroj la registaro de Norvegio provis asimili la kvenojn. Ekzemple, la uzo de la kvena lingvo malpermesiĝis en lernejoj kaj registaraj oficejoj, kaj kvenlingvaj nomoj de urbetoj estis anstataŭitaj per norvegaj nomoj. Ekde 1970, la kvenoj kaj la sameoj en Norvegio malkaŝe rajtas uzi siajn originalajn denaskajn lingvojn, la kvenan kaj la samean, respektive, kaj la lingvoj estas instruataj al infanoj de tiulingvaj familioj en lernejoj. Malgraŭ tiu freŝa gajno de statuso kiel minoritata lingvo, estas ankoraŭ grava diskuto inter la kvenoj pri ĉu la finna ortografio estu aplikata al la lingvo aŭ ĉu nova ortografio devus esti kreata.

Ekde 2006, eblas studi la kvenan kulturon kaj lingvon en la Universitato de Tromsø,[2] kaj en 2007 la kvenlingva konsilio kreiĝis ĉe la kvena instituto (propralingve Kainun institutti), nacia centro pri la kvena lingvo kaj kulturo en Børselv, Norvegio. La konsilio subtenas skriban uzon de la kvena lingvo kaj ellaboras skriban normon por ĝi, sed uzas finnan ortografion por subteni la reciprokan komprenon inter finnoj kaj kvenoj.[3]

Geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, plej multaj parolantoj de la kvena troviĝas en du norvegaj komunumoj, Storfjord kaj Porsanger. Kelkaj parolantoj troveblas en aliaj lokoj, kiel ekzemple Bugøynes, Neiden, Vestre Jakobselv, Vadsø kaj Nordreisa.

En nordorienta Norvegio, ĉefe ĉirkaŭ la Varanger-fjordo, la parolata lingvo tre similas al la norma finna lingvo, dum la kvena lingvo parolata okcidente de Alta, pro la en la areo proksimaj ligoj al la valo de la rivero Tornio ĉe la limo inter Finnlando kaj Svedio, estas pli proksime rilata al la tornival-finna lingvo parolata tie.

En registara raporto de 2005, la nombro de homoj parolantaj la kvenan lingvon en Norvegio estas taksita esti inter 2 000 kaj 8 000, depende de la kriterioj uzataj. Tamen, ekzistas tre malmultaj junuloj kiuj parolas ĝin, igante ĝin endanĝera lingvo.[1]

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La fonologio de la kvena estas esence la sama kiel tiu de la finna. Notindas tamen, ke dum en la norma finna anstataŭiĝis la malnova sono /ð/ per /d/, ĝi estas retenita en la kvena. Ekzemple, la vorto meiđän ('nia') en la kvena estas meidän en la norma finna.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Kven havas 16 vokalojn, se oni inkluzivas la vokalolongecon:

lango antaŭe lango malantaŭe
lango ne rondigita lango rondigita lango ne rondigita lango rondigita
fermita vokalo (lango supre) i i: y y: u u:
meza vokalo (lango mezalte) e e: ø ø : o o:
malferma vokalo (lango sube) æ æ: ɑ ɑː

Skribe la vokala longeco estas indikita per duobligo de la litero, ekzemple (yy) /y/ kaj (oo) /o/.

La grafemoj reprezentanta /ø/, /æ/ kaj /ɑ/ estas (ö), (ä) kaj (a), respektive.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Kven havas 14 konsonantojn kiuj troviĝas en la denaska vortprovizo, kaj kvar konsonantoj kiuj troviĝas nur en pruntvortoj:

bilabiala labial-dentala dentala alveolara postalveolara palatala velara glotala
nazaj m n ŋ
plozivoj senvoĉaj p t k
voĉaj b d ɡ
Frikativo senvoĉaj f s ʃ h
voĉaj ð
trila r
alproksimanta ʋ l j

/b, d, ɡ, ʃ/ estas nur trovitaj en pruntvortoj.

/ʋ/ kaj /ʃ/ estas reprezentitaj en skribo per (v) kaj (S), respektive.

/ð/ estas reprezentita skribe per (đ).

/ŋ/ estas reprezentita skribe per (n) se sekvata de /k/, kaj (ng) se aparte longa, ekzemple (nk) /nk/ kaj (ng) /ŋ/

Ĝeminado (konsonanta longigo) estas indikita en skribado per skriba duobligo de la litero, ekzemple (mm) por /M/ kaj (ll) por /l/

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

- Kvena: [4]

Kvääninkieli oon se kieli Mitä kväänit
Oon puhuhneet ja vielä tääpänäki puhhuuvat,
Kaj Mika oon säilyny ruottalaistumisen
Kaj norjalaistumisen Lapi minuriteettikielenä.
Minun mielestä Torniolakson «meiän kieliki»
Oon vanhaa kvääninkieli Tahi vanhaala
Meiđän kielelä kaihnuunkieli.

Norma finna:

Kveenin kieli sur se kieli, jota kveenit
Ovat puhuneet ja vielä Tana päivänäkin puhuvat,
Kaj joka sur säilynyt ruotsalaistumisen
Kaj norjalaistumisen Lapi vähemmistökielenä.
Minun mielestäni Torniolaakson "meidän kielikin"
Sur vanhaa kveenin kieltä tai vanhalla
Meidän kielellämme kainun kieltä.

Laŭvorta esperantlingva traduko:

La kvena lingvo estas la lingvo kiun la kvenoj
parolis kaj ankoraŭ hodiaŭ parolas,
kaj kiu postvivis tra svedigo
kaj norvegigo kiel minoritata lingvo.
Laŭ mia opinio la tornival-finna de la Tornio-valo
Estas ankaŭ malnova kvena lingvo
Aŭ en nia malnova lingvo, "Kainuu"-lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • landnomoj (ISO 3166) - Paĝo kun tradukoj de ĉiuj landnomoj al la kvena, finna, norvega, novnorvega kaj angla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kvena Instituto
  2. Universitato de Tromsø
  3. Irene Andreassen: artikolo "Et nytt skriftspråk blir til" (norvege: "nova skriblingvo estiĝas")
  4. "Miksi kvääninkieli kirjakielenä" de Terje Aronsen. El la gazeto Ruijan Kaiku el Tromsø, dulingva en la kvena kaj norvega, eldono 1/2004

Ĝeneralaj referencoj[redakti | redakti fonton]