La Verda Raketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Verda Raketo
La Verda Raketo
Aŭtoro Jean Forge
Eldonjaro 1961
Urbo Helsinki
Eldoninto Fondumo Esperanto
Paĝoj 146
ISBN 951 9005 30 7
Information icon.svg
vdr

La Verda Raketo [1] estas originala novelaro de Jean Forge. Ĝi aperis en 1961, kun tria eldono en 1973. Ĝia subtitolo estas "Satira novelaro el Esperantujo". La novelaro havas numeron 4 en la kvin-parta Forge-serio de Fondumo Esperanto. Ĝi enhavas naŭ novelojn (post komenca "privata letero al s-ro Forge" de Julio Baghy):

  • Metempsikoza aventuro
  • Nia nigra filo: temas pri Kola Ajayi kaj foje estas kritikata kiel rasisma.
  • Tunelo de kisoj
  • Entrepreno "Svat"
  • Martiro de nia afero
  • Knabino, kiu ŝtelis feliĉon
  • Aŭ mi – aŭ Esperanto
  • Ses leteroj
  • La verda raketo

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la eldonaĵo de 1973.
Citaĵo
 Denove KOKO eldonas tre bone produktitan libron, kiu donas plezuron al la posedanto (se oni esceptas la tro naivan desegnon sur la ekstero.)
Jean Forge estas konata al ni kiel la aŭtoro de "Abismoj", "Saltego trans Jarmiloj" kaj "Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn", sed dum jaroj li silentis. Nun li prezentas al ni "satiran novelaron el Esperantujo". Mi devas tuj konfesi, ke noveloj el Esperantujo ne plaĉas al mi : kutime mi trovas ilin sentimentalaj, tro verdaj (je ambaŭ signifoj !) kaj sukerecaj. Ankaŭ tiaj ecoj foje troviĝas tie, sed "La Verda Raketo" saviĝas per la benita vorto "satira" en la subtitolo. La satiremo de Forge estas amuza, kaj vinagras la trodolĉecon. Mi rimarkas la internaciecon de la noveloj - oni ne povus diveni la naciecon de la pola aŭtoro.
En sia sprita antaŭparolo - pardonu al mi, mi devus diri : en sia privata letero al Jean Forge (ĉar neniu legas antaŭparolon, sed ĉiu emas legi privatan leteron!) - Julio Baghy konstatas, ke la aŭtoro havas "plej karakterizan malfortecon : li verkas kompreneblaĵojn en respektata, komprenebla Esperanto". Kia bonvena malforteco ! Kaj Baghy ja pravas, ĉar la stilo estas kaj klara kaj interesa.
Resume, ĉi tiu estas lingve bonega, leginda, sprita kaj ridiga libro kiun ĝuos tre multe da samideanoj. 
— marto 1962, W.J. Nesbitt, Esperanto, 676 (3), p. 52
Citaĵo
 La imagpovo de Jean Forge estas fekunda; lia lingvaĵo estas simpla kaj kohera. Bizareco estas la domina trajto de ĉi tiu reeldonita novelaro. La subtitolo indikas, ke ĝi estas "satira novelaro el Esperantujo" kaj ŝajne la epiteto "satira" postulas fortan emfazon, ĉar la noveloj - kvankam ili oscilas laŭteme inter spriteco kaj banaleco - ĉiam sektisme pritraktas la Esperanto-movadon. Esperantujo estas subkulturo kun la tuta emfazo sur la prepozicio "sub". Pro ĝiaj pozitivaj kvalitoj, oni ja povas rekomendi ĉi tiun volumeton al mezgraduloj : tamen necesus substreki, ke la movado, kiu estas ironie skurĝita, havas malmultan rilaton al la moderna Esperanto-movado. Almenaŭ tio estas mia espero! 
— W. Bisset, Heroldo de Esperanto, 1973-11-16
Citaĵo
 Ne sub solida kovrilo, kiel antaŭ 12 jaroj, reaperis "La Verda Raketo" de Jean Forge, sed finfine ĝi reaperis. Pli bona estas broŝurita libro en la mano, ol lukse binita verko nenie plu trovebla. Danke al Fondumo Esperanto (Helsinki), la juna generacio povas frandi la represitajn librojn de Jean Forge kaj precipe la novelojn de "La Verda Raketo". Ankaŭ maljunaj legantoj reĝuos tiun vervan prozon, en kiu la aŭtoro lasas la bridon de sur la kolo de sia fantazio (hundo bojas Esperante - papago kantas la Himnon), priskribas la samidearon kun sagaca ironio. ("Homoj, kiuj okupas sin pri tia fantaziaĵo, kia estas Esperanto, estas nenormalaj stranguloj"), en facila, flua, sprita stilo ("La papago jam dormiĝis kaj lia horloĝa kolego, la kukolo, kukuis la noktomezan horon"), kiu neprigas tujan tralegadon de la libro. Kompreneble ĝi ne estas aŭtobiografio, sed kiu konas Jean Forge rekonas lin sub pli ol unu maliceta trajto. Ĉu li ne aludis mem, skribante : "Esperanto estas narkotikaĵo, sen kiu li ne povas vivi. Aliaj homoj uzas kokainon, opionmorfinon - li Esperanton"?
Lasu ankaŭ vin infekti de tiu mirinda malsano. Kaj vi, amiko Forge, pafu al nia novajn raketojn! 
— decembro 1973, Louis Beaucaire, Esperanto, 816 (12), p. 209

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 117, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]