Saltego trans Jarmiloj
Saltego trans Jarmiloj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Jean Forge | |
Eldonjaro | 1924 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ferdinand Hirt & Sohn | |
Paĝoj | 192 | |
ISBN | 095 9005 27 7 | |
Saltego trans Jarmiloj [1] estas la dua romano verkita de Jean Forge. Ĝi aperis originale en 1924 [2] kaj havas 192 paĝojn. Ĝi estas fantasta romano, kies personoj estas transportitaj el nia tempo en pasintan epokon. Skribita en simpla, vigla stilo, ĝi malgraŭ siaj speciala humoro kaj aliaj allogaĵoj ne atingas la nivelon de la unua romano, Abismoj.
Enhavo[redakti | redakti fonton]
Viro, verkisto, veturas aŭte. Pro la rapideco li perdas sian konscion kaj suferas akcidenton. Malsane li troviĝas en la domo de la inventisto kaj eksperimentisto Mateo Fromaĝi. Post komenca timo pri malklaraj aferoj li ŝatas vivi tie, malproksime de iu urbo. Baldaŭ li ekamiĝas al la filino de Fromaĝi.
Fromaĝi malkovras la Co. La Co estas, laŭ la inventisto, faroj, agoj, okazintaĵoj fotografataj de la vivo. Li intencas vojaĝi en la Co kun siaj domanoj. Sed kien? La decido estas vojaĝi al antikva Romo, al la epoko de Nerono.
Okazas ekscitaj aventuroj, ekzemple la rakontanto trovas novan amatinon, unu vojaĝanto devas batali kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj finfine ĉiuj vivas en danĝero de morto. Sed ili ankaŭ solvas la enigmon de la ĝusta prononco de la vorto 'cezaro'. Nek cezaro nek kesaro sed ĉezaro.
Ree en la vera vivo la verkisto sekure forlasas la domon de Fromaĝi...
Amikoj de sciencfikcio kaj vojaĝoj en pasintecon ŝatos legi la romanon verkitan en 1924.
Recenzoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 116, ISBN 978 1 59569 090 6
- ↑ Historio de Esperanto II paĝo 564
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Plena teksto de la libro ĉe Project Gutenberg
- Recenzo de Kopar (K. Kalocsay) kiu originale aperis en Literatura Mondo, 1924, paĝo 200.
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "saltego trans".